Kaĉino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kaĉino ( Kaĉin ) aŭ Kaĉina Ŝtato estas la plej norda ŝtato de Birmo. Ĝi estas bordate de Ĉinio norde kaj oriente; de la Ŝana Ŝtato sude; kaj de la Sagainga Regiono kaj Barato okcidente. Ĝi kuŝas inter nordaj latitudoj 23° 27' kaj 28° 25' kaj longitudoj 96° 0' kaj 98° 44'. La areo de la Kaĉina Ŝtato estas 89,041 km². La ĉefurbo de la ŝtato estas Mjitkjina. Alia grava urbo estas Bhamo.

La Kaĉina Ŝtato havas la plej altan monton de Birmo nome la Hkakabo Razi 5889 m altan, formanta la sudan pinton de Himalajo, kaj grandan internan lagon, Lago Indaŭgji.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]