Kaĵun-franca lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kaĵun-franca lingvo
français cadien/français cadjin
Parolata en Luiziano (Usono)
Parolantoj 17,240[1]
Skribo latina
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa
Itala
Latinida
Ital-okcidenta
Okcidenta
Gaŭlo-Ibera
Gaŭlo-latinida
Gaŭlo-Rhaeta
Oïla
Franca
Kaĵun-franca
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 frc
Noto
v  d  r
Information icon.svg
La disvastiĝo de la Franca lingvo en Louisiano. Paroĥoj flave markitaj estas tiuj, kie po de 4–10% de la loĝantaro hejme parolas la Francan aŭ la Kaĵun-Francan, oranĝe po 10–15%, ruĝe po 15–20%, brune po 20–30%.

La kaĵun-franca lingvo estas unu el tri variantoj aŭ dialektoj de la franca lingvo parolata unuavice en la Usona ŝtato Luiziano, aparte en la sudaj paroĥoj. Aliaj luizianaj francaj dialektoj inkluzivas la la napoleonan francan kaj la kolonian aŭ Bieneg-Societan francan, parolatajn unuavice en la paroĥoj Orleans, S-ta Bernard, S-ta Tammany, S-ta Karlo, S-ta Johano la Baptiste, Jefferson, Okcidento Bâton-Ruĝigilo, Pointe-Coupée, Avoyelles, S-ta Mary, Iberia kaj S-ta Landry. La kaĵuna franca ne estas la sama kiel la luiziana kreol-franca.

Estas kutime supozite, ke la kaĵun-franca devenis preskaŭ nur de la akadi-franca lingvo en la formo, kiu estis parolata en la franca kolonio Akadio (situinta en kio estas nun la Maraj provincoj de Kanado kaj en la usona ŝtato Majno). Tamen la dialekto ankaŭ ricevis influojn de la kebeki-franca dialekto, luiziana kreola, haitia kreola, svis-franca, belga-franca, kaj ankaŭ pariz-franca[mankas fonto].

La kaĵuna diferencas de la pariza (aŭ Metropolita) Franca en prononco, vortoprovizo kaj intonacio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1755 (dum la Franca kaj Indiana Milito), ĉirkaŭ po 75% el la Akadia loĝantaro loĝanta en la Kanada provinco de Nov-Skotio estis deportita en kio estas ofte nomata la Granda Elpelo (~Great Expulsion ~Déportation des Acadiens). Multaj el ili resetlis en Luiziano, tie reestablante la kulturon kaj lingvon. Tra la Akadia lingvo, la Kaĵuna estas fine deveninta de la dialektoj de Anĵuo kaj Poituo (vidu Poitevin-Saintongeais). Ĉi tiu heredo restigis kelkajn arĥaikajn vortojn en la dialekto; ekzemple, crevette ("salikoko") nomiĝas chevrette.

Tratempe la Kaĵuna iĝis la firme establita lingvo de multaj Luizianaj paroĥoj okcidente de la rivero Misisipo. La Kaĵuna estis ne parolata nur de la Kaĵuna popolo, sed ankaŭ de aliaj etnoj, kiuj loĝis en akadiane setlitaj areoj. La Kreoloj, amerindiaj etnoj kiaj la Houmoj, Ĉitimaĉa, Bajougoula, Tunica-Biloxi, Atakapa, Opelousa, Okelousa, kaj Avojel, pro ilia kunrezidado en sudaj Luizianaj paroĥoj iamfine iĝis kompetentaj en la Kaĵun-franca dialekto. Kreoloj kaj Amerindianoj jam parolis la Francan antaŭ la alveno de la Akadia popolo en Luizianon.

Malkresko kaj rekresko[redakti | redakti fonton]

Multaj rezidentoj de Kaĵunio estas dulingvaj, lernintaj la Francan hejme kaj la Anglan en lernejo. En lastatempaj jaroj la nombro de parolantoj de la Kaĵun-franca konsiderinde malkreskis, sed oni nuntempe klopodas reenkonduki la lingvon en lernejoj. La Koncilio por la Evoluigo de la Franca en Luiziano (CODOFIL) estis fondita dum la malfruaj 1960-aj jaroj por akceli la konservadon de la Franca lingvo kaj kulturo en Luiziano.

Iuj homoj demandas, ĉu la Kaĵuna lingvo travivos denovan generacion. La nombro de homoj kiuj parolas Kaĵune ege malkreskadis dum la lastaj kvindek jaroj. Multaj gepatroj cele evitis instrui al siaj infanoj la Kaĵunan lingvon por kuraĝigi fluecon en la Angla lingvo, esperante, ke la infanoj tiel havos pli bonan vivon en angla parolanta nacio. Tamen, multaj el ĉi tiuj samaj gepatroj poste malkovras, ke siaj genepoj esploradas kaj klopodas lerni la lingvon.

Multaj junaj plenkreskuloj lernas sufiĉan Kaĵunan por kompreni Kaĵunajn muzikajn tekstojn. Ankaŭ, estas nun tendenco uzi Kaĵun-lingvajn retejojn por lerni la dialekton. Kuirartaj vortoj kaj terminoj de kareco kiaj "cher" (~kara) (prononcata "ŝa" aŭ "ŝe") kaj "nonc" (~onklo) estas ankoraŭ aŭdataj inter alie Angla-parolantaj kaĵunoj. Iom el la lingvo daŭre ekzistos, sed ĉu multaj homoj kapablos fari plenan kaj fluan konversacion en la lingvo, restas ankoraŭ malcerte.

En 1984, Jules O. Daigle, Romkatolika sacerdoto, publikigis Vortaro de la Kaĵuna Lingvo, la unuan vortaron dediĉitan al la Kaĵun-franca. Ĝi estas ĝenerale konsiderita la aŭtoritato pri la lingvo, kvankam ĝi ne estas tutampleksa. Ĝi ne enhavas iujn alternativajn literumojn kaj sinonimojn kiujn Patro Daigle konideris "perversaĵoj" de la lingvo, sed kiuj estas tamen popularaj inter Kaĵunaj parolantoj kaj verkistoj.

Paroĥoj kie la Kaĵun-franca estas historie parolata[redakti | redakti fonton]

La nomo de la lingvo[redakti | redakti fonton]

La termino "kaĵuno" laŭraporte devenis de la Angla prononco de la Franca vorto Acadien. Iuj kaĵunoj nomas sin "Cadiens" aŭ "kaĝins" (?) en la Franca. La unua literumado devenas de la Franca literumaĵo "Acadien" kaj la dua estas fonetika proksimumaĵo, de la prononco de la grupa nomo en la Kaĵun-franca. "Cadien" estas la Franca literumo preferita de Kaĵunaj akademianoj. "Cajun" estas Angla vorto kiu estas ne akceptita de Kaĵunaj akademianoj por nomi la grupon en la Franca. La ĉefa regiono, kie la Kaĵun-franca estas parolata, estas nomita Kaĵunio ("Acadiana") (malkonfuzenda kun Akadio, kiu nomas la regionon kie la Akadi-franca lingvo estas parolata). Kaĵunaj areoj de Luiziano iam partneras kun akadianoj en Kanado, kiuj sendas Francajn instruistojn, por instrui la lingvon en lernejoj.

Diferencoj disde la Normfranca[redakti | redakti fonton]

La Kaĵuna diferencas en iuj areoj de prononco kaj vortoprovizo de la akceptita normo de la Metropolita Franca. En iuj kazoj ĉi tiuj estas diferencoj kiuj estas retenitaj de la okcidenta "langues d'oïl" de kiuj la Kaĵuna devenas.

  • Pasint-tempaj konstruoj estas preskaŭ ĉiuj farita uzante la verbon avoir (~havi) en la Kaĵun-franca dum ke estas kelkaj gravaj verboj kies kompleksaj pasint-tensoj estas faritaj uzante être (~esti) en la norm-franca. Tial, kaĵunoj povas diri "j'ai passé par la maison" (lit. "Mi havas pasinta preter la domon") kie la norm-franca postulus "je suita passé(e) par la maison," (lit. "Mi estas pasinta preter la domon"), aŭ "il parti" (lit. "li havas foririnta") anstataŭ la norma "il est parti" (lit. "li estas foririnta").
  • /a/ prononciĝas kun la lango en la dorso de la buŝo, estante pli simile al /ɑ/.
  • /k/, /t/ prononciĝas /ʧ/ (antaŭ /a/(?) kaj /i/, respektive).
  • /d/ prononciĝas /ʤ/ (antaŭ /i/), kiel en la vorto Akadianoj. (Ĉi tiu sono estas signata en la moderna Poitevin-Saintongeais de la duliteraĵo jh)
  • /r/ prononciĝas kiel alveolara trilo aŭ klaketo anstataŭ la uvulara fricativo de la norm-franca kaj aliaj dialektoj. /r/ estas eliziita silabfine; ekzemple: "mon père" [mɔ̃.pæː], sed "mon père venu" [mɔ̃.pæ.ɾɑ.vø.ˈny].
  • /wa/ prononciĝas /ni/, simile al la Kebeki-franca dialekto (kaj ankaŭ al alia "langues d'oïl"), sed ankaŭ ofte pli simile al /ɔ/, kun iom de forglito al /u/, simila al la Akadi-franca lingvo.
  • Familiaj nomoj finiĝantaj per "-eaux" anstataŭ la Franca "eau."

Tra la jaroj kaĵunaj franclingvaj parolantoj enradikigis multajn anglismojn (kiaj truck (~kamiono)) rekte en la lingvon. Ŝulde al ampleksa kontakto kun la angla-lingvaj kulturo, negoco kaj komunikadoj, ĉi tio estas ankaŭ komuna fenomeno, kaj en la Kebeki-franca dialekto, kaj en la Akadi-franca lingvo, kaj gajnadas momente rapide en Francio. La plejparto de kaĵunaj parolantoj estas neniam instruitaj en la Franca kaj tial estas ne familiaraj kun normo-franca literumado. Kiel rezulto, multaj skribitaj kaĵunaĵoj havas ne-norman aŭ anglismigitajn literumojn, ekz. la Kaĵuna Les le bon tun rouller por norma Laisse le bon temps rouler[1]Laissez les bons temps rouler (Estu la bonaj tempoj ruliĝantaj.).

La unua persona plurala subjekta pronomo uzata en la Kaĵun-franca estas "on" samkiel en ĉiuj parolataj variantoj de la Franca. "On" estas konjugaciita uzante la trian personan singularan formon de la verbo. "Ni parolas france" (tradukiĝas kiel "On parle français". "Nous-autres" povas ankaŭ esti aldonita antaŭ "on" por klarigi; ĝi estas ankaŭ uzata kaj en la Kebeki-franca lingvo kaj la Akadi-franca lingvo. Kaĵunoj emas iomete paŭzeti post ĉiu silabo. Ankaŭ, la lasta konsonanto de silabo estas kutime fande eliziita antaŭ la komenco de alia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ŝablono:Inkubatoro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Titolo de kanto de la Kaĵuna kantisto Zachary Richard kaj radio disaŭdigi de Kaĵuna muziko

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Cajun French Dictionary and Phrasebook fare de Clint Bruce kajJennifer Gipson ISBN 0-7818-0915-0. Hippocrene Books Inc.

Tonnerre mes chiens! A glossary of Louisiana French figures of speech (~Glosaro de Luizian-francaj parolofiguroj). fare de Amanda LaFleur ISBN 0-9670838-9-3. Renouveau Publishing.

A Dictionary of the Cajun Language fare de Rev. Msgr. Jules O. Daigle, M.A., S.T.L. ISBN 0-9614245-3-2. Swallow Publications, Inc.

Cajun Self-Taught fare de Rev. Msgr. Jules O. Daigle, M.A., S.T.L. ISBN 0-9614245-4-0. Swallow Publications, Inc.

Language Shift in the Coastal Marshes of Louisiana fare de Kevin J. Rottet ISBN 0-8204-4980-6. Peter Lang Publishing, Inc.

Conversational Cajun French I fare de Harry Jannise kaj Randall P. Whatley ISBN 0-8828-9316-5. The Chicot Press.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]