Kaĵunoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kaĵuno)
Kaĵunoj
Flago
etno
Franckanadanoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
luiziana franca dialekto
vdr
Flago de la kaĵunoj

La kaĵunoj estas la akadianoj de la usona ŝtato Luiziano.

Akadio estis franca kolonio, kiu situis en la hodiaŭa Nova-Skotio, Nov-Brunsviko kaj la Insulo de Princo Eduardo.

La loĝantaro estis franclingva. En 1713 La areo fariĝis angla. La loĝantaro estis forpelita de la angloj.

Ili alvenis al la marĉoj (bayou) de Luiziano, tiam franca teritorio. La usonanoj, kiuj aĉetis la teritorion de Napoleono, nomis ilin akadianoj. Sen la komenca "a" kaj prononcita laŭ angla maniero ĉi tio transformiĝis al "Kaĵuno", la hodiaŭa nomo de la loĝantaro, la regiono, la kaĵunmuziko kaj la kaĵuna kuirarto.

La vorto bayou devenas de la ĉakta vorto bayuk kun la signifo serpento, sinusoideco.

La 22 paroĥoj Akadio, la kaĵuna kerno de Luiziano.
Kaĵunaj muzikantoj