Kaŝ-vestita detektivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kaŝ-vestita detektivo aŭ civilvesta detektivo, agento (angla formo undercover agent) estas membro de iu detektiva instanco (de polico, doganinstanco, imposta instanco ktp.), kiu kaŝas sian detektivan agadon por la sukcesa malkovro de krimagoj kaj kolekto de informoj. Formoj de la kaŝagado estas la prov-aĉeto, ŝajn-aĉeto, kaŝe kontrolita transporto (de malpermesitaj, ŝtelitaj objektoj), membriĝo en krimasocioj.

Oni uzas ankaŭ civilvestitajn policanojn, kiuj miksiĝas inter la protestantoj kaj celite kaptas la gvidantajn, perfortajn protestantojn.

Historio

Oni ligas la uzon de kaŝ-vestita detektivo al la franca Eugène-François Vidocq, kiu agadis en la unua duono de la 19-a jarcento. Laŭ legendoj, Vidocq neniam uzis la plenan forton de la leĝo kontraŭ tiuj, kiuj ŝtelis pro mizero.

Tamen en diktaturaj reĝimoj estas utilaj policanoj kiuj ŝtelkaŝe povas surprizi kontraŭantojn kaj profiti ties anonimecon por kapti senkulpulojn kiuj povas iri al la morto.