Kaŝado (astronomio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jupitero (punkto supre dekstre) ĵus reaperas, estinte kaŝita de Luno (7-a de junio 2005)

En astronomio, kaŝado okazas, kiam ĉiela objekto estas tute kaŝita por observanto, fare de alia objekto, vidate pli granda.

Kiel la eklipso kaj pasado, la kaŝado okazas en situacio de sizigio, kiam tri astroj laŭliniiĝas. Oni parolas pri pasado kiam la pli proksima korpo estas ŝajne pli malgranda kaj ne tute kaŝas la malproksiman, kaj eklipso kiam unu korpo eniras en ombron ĵetitan de alia. Ekzemple: satelito de Jupitero povas esti eklipsata kiam ĝi estas en la ombro de Jupitero, pasadanta kiam ĝi estas antaŭ la jupitera disko, aŭ kaŝata kiam ĝi estas (por observanto) malantaŭ Jupitero.

Suna eklipso estas, pli ĝuste, kaŝado de Suno fare de Luno, kaj luna eklipso estas kaŝado de Suno fare de Tero, vidata elde Luno.

Kaŝado fare de Luno[redakti | redakti fonton]

Kaŝado de stelo fare de Luno
Kaŝado de Saturno fare de Luno

Ĉar Luno havas relative grandan angulan diametron, kaŝadoj de steloj kaj planedoj fare de tiu astro[1] okazas relative ofte. Luno havas angulan rapidon de 0,55 arksekundo/s kaj havas neniun atmosferon. Ĉar la angula diametro de steloj estas maksimume 0,057 arksekundo, la kaŝata stelo malaperas aŭ reaperas en 0,1 sekundo aŭ malpli. Pli interesaj estas la eventoj kiuj okazas sur la malhela (ombra) rando de la luna disko, la malĉeesto de lumo permesas pli facile observi kaj dati ilin.

Ĉar la luna orbito estas klinita de 5,14° sur la ekliptiko kaj Luno havas angulan diametron de ĉ 0,5 grado, ĉiuj steloj kun ekliptika latitudo malpli granda ol ĉirkaŭ 6,5 gradoj povas esti kaŝitaj de ĝi. Tri el la steloj de unua magnitudo : RegulusLeonis) SpikoVirginis) kaj AntaresoScorpii) povas esti kaŝita fare de Luno kaj de sunsistemaj planedoj. AldebaranoTauri) povas esti kaŝata fare de Luno sed ne de planedoj, aliaj profundaj ĉielaj objektoj, kiel la Plejadoj povas esti kaŝita fare de Luno.

Plej interesaj estas la razanta kaŝado, kiam la stelo ŝajnas "tuŝeti" la lunan diskon[2], La stelo tiam aperas kaj malaperas plurfoje malantaŭ la lunaj montoj, tio, kiu provizas informoj pri la reliefo kaj la movoj de Luno. Krome tiaj kaŝadoj permesas foje malkovri kelkopajn stelojn.

Kaŝado fare de planedoj[redakti | redakti fonton]

Steloj povas esti kaŝitaj de planedoj. En 1959 Venuso kaŝis Regulus-on. La ringoj de Urano estis malkovritaj kiam tiu planedo kaŝis stelon en 1977. Kaŝadoj de steloj fare de Plutono permesis studi la atmosferon de tiu nanoplanedo. La 11-a de julio 2005, kaŝado de stelo fare de Karono[3] permesis mezuri ties grandon.

Okazas, ke planedo kaŝas alian planedon. Tiuj reciprokaj planedaj kaŝadoj tre maloftas. Lastfoja okazis la 3-an de januaro 1818 kaj venontfoje okazos la 22-an de novembro 2065. en ambaŭ okazoj ili koncernas la planedojn Venuso kaj Jupitero. Teknike, kiam la pli proksima planedo aperas pli malgranda oni parolas pri pasado. La venonta vera kaŝado okazos la 15-an de julio 2067 kiam Merkuro kaŝos Neptunon.

Kaŝado fare asteroidoj[redakti | redakti fonton]

Tio okazas kiam asteroido pasas antaŭ stelon[4]. Tia evento okazas oftege, sed estas videblaj nur per teleskopo[5],

Kaŝado de stelo fare alia stelo[redakti | redakti fonton]

eklipse duobla stelo

Estas la kazo de eklipse duopa stelo. La steloj de la paro periode kaŝas unu la alian, kaj tiam la tuta heleco de duobla stelo portempe malpligrandiĝas

Kaŝado fare de artefarita satelito[redakti | redakti fonton]

La Big Occulting Steerable Satellite (BOSS) (Granda direktebla satelita kaŝilo) (BOSS)[6] estas projekto de kosma "kaŝilo", kiu, kuplata kun kosma observatorio permesus observi ekzoplanedojn, haltiginte la lumon de ilia steloj. Nova versio de tiu projekto antaŭvidas florforman kaŝilon de 50 m de diametro, kies rando estas altranĉita en dekses "petaloj".[7][8] Tiu formo estas speciale kalkulata por fari plej eble kiel malhelan ombron, laŭ la leĝoj de la difrakto.

Alia projekto antaŭvidas kaŝadon kuplita kun teleskopo observanta la Ikso-radiojn[9].

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]