Kaŝmirkapro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kaŝmirkapro estas fenotipo de la hejmkapro, kiu estas unu el la lankaproj. En la devenregiono de la Himalajo kaj Pamiro tiu longorela kaj kornita kapro ekzistas en la koloroj griza, blanka, nigra kaj bruna. En Eŭropo oni bredas preskaŭ nur blankajn bestojn, ĉar la blanka lano povas esti ĉiel kolorigita.

Kaŝmirkaprojn, inter kiuj ekzistas ĉirkaŭ 20 subtipoj, karakterizas longa, fajna sublano. La lano estas plej fajna ol la plej maldika ŝaflano kaj nombras inter la plej maldikaj bestharoj (la plej maldikajn harojn havas interalie la moska ovibovo kaj la vikuno.

En la industrilandoj la bestoj estas tonditaj, alie la sublano estas deŝirita aŭ elkombita. Ĉijare ĉiu besto donas inter 150 kaj 200 gramojn da lano. La tutmonde plej granda kaŝmirlanproduktanto estas Ĉinio. Grandaj farmoj por kaŝmirproduktado ekzistas ankaŭ en Aŭstralio kaj Novzelando; en Eŭropo la plej multaj ekzistas en Skotlando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]