Kaŭkaza biodiverseco-riĉaĵejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la kaŭkaza biodiverseco-riĉaĵejo.
Topografio de Kaŭkazo.

La kaŭkaza biodiverseco-riĉaĵejokaŭkaza biodiverseco-varmpunkto estas tiele elektita fare de la organizaĵo Naturprotekto Internacie kaŭze de la tiea riĉa biodiverseco. Tiu ĉi rilatas la situon de Kaŭkazo, je la tanĝopunkto de Orienteŭropo, Mediteranea regiono kaj Okcidentazio.

Difino[redakti | redakti fonton]

Tiu regiono, kiel vidite fare de Naturprotekto Internacie konstituas areon de 532 658 kvadrataj kilometroj, kaj ampleksas Kartvelujon, Armenujon (nordon kaj orienton), Azerbajĝanon, Nordan Kaŭkazion, Rusujon (Dagestano, Ĉeĉenujo, Inguŝujo, Nord-Osetujo, Kabardujo-Balkarujo, Karaĉajujo-Ĉerkesujo kaj Adigeujo), ekstrem-nordorientan Turkujon kaj ekstrem-nordokcidentan Iranon borde de Kaspia Maro. Tiu biodiverseco-varmpunkto enhavas ne nur Kaŭkazon sed ankaŭ plurajn najbarajn montarajn regionojn kiuj parencas kaj geologie kaj biologie. Oni konsideras Pontan Montaron en Turkujo kaj Elborz-Montaron en la nordo de Irano (ne konfuzi kun Elbruso, monto kiu situas en Kaŭkazo).

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

La topografio de Kaŭkazo inkludas Grandan Kaŭkazon, Malgrandan Kaŭkazon, la altebenaĵojn de Suda Kaŭkazo kaj Transkaŭkazan Depresion. Granda Kaŭkazo konstituas montaran ĉenon je la rusa-kartvela landlimo, kaj kompakta kaj eskarpa kun averaĝe alta altitudo. Pluraj pintoj atingas altitudon de 5 000 m, el kiuj Elbruso kun 5 642 m, la plej alta pinto de Kaŭkazo kaj de Eŭropo. Malgranda Kaŭkazo konstituas arkon inter Kartvelujo, Armenujo kaj Azerbajĝano. La averaĝa altitudo estas pli malalta, inter 3 000 kaj 4 000 m, la kulmina punkto estante Aragaco kiu altas 4 095 m. La sud-kaŭkazaj altebenaĵoj en realeco konsistas el tutaĵo de montaraj zonoj kiel Armena Altebenaĵo (kiu havas altitudon de 1 000 al 2 000 m kun tamen Ararato kiu atingas 5165 m) kaj parto de Irana Altebenaĵo (kiu enkludas Elborz-Montaron kun ĝia kulmina pinto -same kiel tiu de Irano – Damavand-Monton kiu pintas je 5671 m kaj Sabalan-Monton je 4 811 m).

Kompara tabelo pri kvar ejoj de la kaŭkaza biodiverseco-riĉaĵejo. La "temperaturoj maks/min" indikas la averaĝajn jarajn maksimumajn kaj minimumajn temperaturojn de ĉiu ejo.

La Trakaŭkaza Depresio konstituas zonon de ebenaĵoj kaj mezaltaj montaroj inter Granda kaj Malgranda Kaŭkazo. Okcidente de la zono situas Ponta Montaro kiuj formas marbordan strion en la nordoriento de Turkujo, kun kiel kulmina pinto Kaçkar Dağı kun altitudo de 3 942 m. Sekvo de tiu kompleksa topografio estas granda varieco de klimatoj. La mapo kaj la tabelo ĉi-apude klare montras tiun grandan variecon de temperaturo kaj precipitaĵo. Efektive, komparante kun la klimatmapo de Köppen oni konstatas ke tiu regiono estas mozaiko de tre diferencaj klimatoj. Norde, centre kaj sudokcidente de Kaŭkazo oni trovas kontinentan humidan klimaton. La oriento kaj speciale la sudoriento havas duonaridan klimaton borde de Kaspia Maro, dum la okcidenta flanko apude de Nigra Maro estas pluvoriĉa kaj havas subtropikan humidan klimaton. Ponta Montaro karakteriziĝas de kontinenta klimato, sufiĉe seka sed ankaŭ relative malvarmeta eĉ somere. Konsekvence la vegetaĵaro estas tre variebla. La parto norde de Granda Kaŭkazo ĉefe konsistas el herbejaj stepoj (Nigra-mara-kaspia stepo). La montaraj zonoj kaj la nigra-maraj marbordoj subtenas grandan variaĵon de mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj kaj de mezvarmaj koniferarbaroj. La Trakaŭkaza Depresio ampleksas tutaĵon de arbaroj inter kiuj ĉeriveraj arbaroj, same kiel herbejaj stepoj kaj sekaj arbaroj kiuj transiras en vegetaĵaron de tipo duonarida laŭlonge de la marbordoj de Kaspia Maro. Estas refuĝejo por la flaŭro de la Terciaro, nome en Kolĥido apud Nigra Maro kaj en Hirkanio en la nordo de Irano.

Biodiverseco[redakti | redakti fonton]

Kaŭze de siaj diversaj reliefoj kaj siaj grandaj klimataj variaĵoj, Kaŭkazo posedas tre riĉan flaŭron kiu sumiĝas je 6 400 specioj da vaskulaj plantoj (Kompare kun Usono kies areo estas 18-oblo, tiu ĉi enhavas malpli ol 20 000 da plantospecioj), el kiuj 1 600 da specioj estas endemiaj. Ankaŭ ekzistas 17 da endemiaj genroj, el kiuj 9 estas asociitaj al ekosistemoj de la alta montaro. La endemiismo estas tre grava en la zonoj de rub-rokaj deklivoj; tio okazas por la flaŭro de Kolĥido kie 80 pocentoj de la specioj estas endemiaj ĉe la kalkŝtonaj rub-rokaj deklivoj de tiu regiono. Oni nombras proksimume 150 da arbospecioj el kiuj 32 estas endanĝerigataj. Oni trovas plurajn koniferospeciojn kiel malgrandazian pinon (Pinus brutia), kaŭkazan abion (Abies nordmanniana), pontan kverkon (Quercus pontica) kaj salikojn. Parrotia persica estas endemia en Elborz-Montaro, Staphylea colchica troviĝas nur en Kartvelujo. Oni trovas ankaŭ plurajn endemiajn rododendrospeciojn : Rhododendron caucasicum, Rhododendron ungernii, Rhododendron smirnowii. Plie tiu regiono ampleksas grandan nombron da reliktaj fontoj de plantoj kiuj estas nuntempe kultivataj kiel sekalo, tritiko, hordeo, same kiel nuksoj, pomujoj kaj abrikotujoj. Plie, oni trovas grandan koncentriĝon de pirujoj : Pyrus demetrii, Pyrus eldarica, Pyrus sachokiana, Pyrus ketzkhoveli, ĉiuj kvar endanĝerigataj. Oni ankaŭ trovas multajn herbecajn speciojn : liliacojn, iridacojn, asteracojn, ranunkulacojn, violacojn, k.t.p. [1].

Flaŭro de Kaŭkazo, de maldekstro al dekstro: Lilium monadelphum, Iris reticulata, kaŭkaza abio (Abies nordmanniana), Sedum gracile, Rhododendron smirnowii, Tulipa eichleri, ponta kverko (Quercus pontica), Ophrys transhyrcana, Staphylea colchica.


Se la bestoj estas malpli bone reprezentitaj oni tamen notas gravan endemiismon.

  • 131 da mamulaj specioj vivas en tiu riĉaĵejo kun 18 da endemiaj specioj. Oni trovas maloftan ronĝulon Prometheomys schaposchnikowi. Ekzistas ankaŭ aliaj mamulaj genroj primitivaj kiel MesocricetusApodemus. Alia ronĝula specio, Sicista armenica, estas mamulo ekstreme minacata, kaj endemia en Armenujo. Inter la grandaj mamuloj oni notas du speciojn de sovaĝaj kaproj : la orient-kaŭkaza kapro (Capra cylindricornis) kaj la okcident-kaŭkaza kapro (Capra caucasica), ambaŭ endanĝerigataj. La kaspia puso (Pusa caspica) ne estas endemia en tiu riĉaĵejo sed tamen ĝi vivas laŭlonge de la marbordoj de Kaspia Maro.
Kaŭkazaj kaproj.
  • Ekzistas 378 da birdospecioj kiuj vivas en Kaŭkazo (klasifikita kiel Endemibirda Areo far Birda Vivo Internacie) el kiuj du endemiaj: la kaŭkaza tetro (Lyrurus mlokosiewiczi) kaj la kaŭkaza neĝokoko (Tetraogallus caucasicus). Oni trovas aliajn speciojn kiuj estas kvazaŭ endemiaj kiel la kaspia neĝokoko (Tetraogallus caspius) aŭ la ruĝfrunta kanario (Serinus pusillus)[2]. Estas ankaŭ vojo de birdomigrado nome laŭlonge de la marbordoj de Nigra kaj Kaspia Maroj.
  • Ekzistas 86 da reptiliospecioj, kaj el ili 20 da endemiaj. Efektive, Kaŭkazo estas ĉefa centra de endemiismo por la specioj el la genroj Lacerta kaj Darevskia : duono de la specioj en la mondo el tiuj genroj ĉeestas en Kaŭkazo, kaj duono el ili estas endemiaj en la varmpunkto. La kaŭkaza vipero (Vipera kaznakovi) estas minacata specio kies veneno estas uzata en kirurgio.
  • Oni trovas nur 17 da amfibiospecioj de kiuj 3 estas endemiaj. La plej konata estas certe la kaŭkaza salamandro (Mertensiella caucasica). La golestana salamandro (Batrachuperus gorganensis) estas specio krize endanĝerigata de kiu la populacio estas limigita al proksimume 100 da plenkreskuloj en la Kaverno de Ŝir-Abad en Elborz-Montaro[3].
  • 127 da dolĉakvo-fiŝaj specioj vivas en Kaŭkazo de kiuj 12 estas specifaj en tiu regiono. Oni povas noti 3 speciojn de petromizoj: Caspiomyzon wagneri, Eudontomyzon mariae, Lampetra lanceolata, same kiel 7 specioj de acipensero de kiuj la malofta beluga huzo (Huso huso), unu el la plej grandaj fiŝoj en la mondo, kiu estas pli kaj pli endanĝerigita kaŭze de la tro alta prezo de ties ovoj.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Arbarvojo en okcidenta Kaŭkazo, apud Soĉi.

Kaŭkazo estas unu el la regionoj la plej loĝataj en la mondo. Tiu tre antikva homa ĉeesto neeviteble kondukis al plimalbonigo de la naturaj medioj. Kaŭze de tiu fakto nur 27 % (proksimume 145 000 da kvadrataj kilometroj) restas sendifektaj sed nur 12 % el la origina vegetaĵaro ankoraŭ postrestas. Estas en la zonoj nealireblaj de la alta montaro ke koncentriĝas tiuj nedifektaj zonoj. La ebenaĵoj kaj la montetoj estas la plej damaĝitaj. Tamen la miljara loĝateco de Kaŭkazo paradokse ne estas la ĉefa minaco. Efektive, Kaŭkazo ankaŭ estas unu el la plej agititaj eŭropaj regionoj ekde la falo de Sovetunio je la fino de la 1980-aj jaroj. La regiono trapasas streĉiĝojn akcentitajn: politikajn konfliktojn, militistajn koliziojn, aŭtonomemon, k.t.p.. Agitaĵoj kiuj sin sekvis ĝis en 2008 kun la Milito en Sud-Osetujo. La strategia graveco kiu reprezentas la zonon por la ekstraktado kaj la transporto de la nafto ekde Kaspia Maro al Rusujo kaj Okcidenta Eŭropo plie emfazas la streĉiĝojn kiuj jam ekzistas[4]. Pro tio naskiĝas gravaj mankoj nome je brulaĵoj, kiu duobligis aŭ eĉ triobligis la neleĝan lignorikolton. La troa paŝtado, speciale de kaproj, respondas por la malpliiĝo de 30 % de la altmontaraj kaj sub-altmontaraj zonoj kaj de 50 % de la stepoj kaj de dunonaridaj zonoj. La ŝtelĉasado tre plimultiĝis ekde la falo de Sovetunio speciale por certaj specioj : leopardo, bruna urso, lupo, sovaĝa kapro (Capra aegagrus), okcident-kaŭkaza kapro kaj orient-kaŭkaza kapro.

Tamen oni rimarkas ke la regiono havas longan tradicion de medio-protektado. La unua ŝtata rezervejo de la zono estis Lagodekhi-Kanjonoj en Kartvelujo, kreita en 1912. Ekde tiam ĉirkaŭ 44 000 da kvadrataj kilometroj ekzistas kiel protektitaj areoj kaj 39 000 da kvadrataj kilometroj estas klasitaj en la kategoriojn I al IV de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Pluraj miloj da kvadrataj kilometroj estas inkluditaj en la ĉaso-rezervejoj kiuj prezentas ian protekton. Tamen la integreco de tiuj zonoj dependas de la homa premo en forma de ŝtelĉasado, lignodehakado kaj neleĝa paŝtado. Kaŭze de la soveta pasinteco de la kaŭkazaj ŝtatoj, tiuj ĉi ankoraŭ posedas grandan parton de tiuj terenoj. Tio permesus la kreadon de pli vastaj protektataj areoj antaŭ ol ili estus akirotaj de privataj bienuloj. Kreado de translima protektata areo (inter Rusujo, Kartvelujo kaj Azerbajĝano) ankaŭ estas esperplena por la specioj kiuj bezonas grandan arealon kiel la grandaj mamuloj aŭ la fiŝoj. La 16-an de aprilo 2009 naskiĝis Nacia Parko Arpi-Lago, nacia parko je la limoj de Turkujo, Armenujo kaj Kartvelujo. Kartvelujo faris multajn aranĝojn kiel agrandigo de la surfaco de Nacia Parko Borjomi-Kharagauli, akceptigi far la Parlamento sistemon de leĝoj kompareblaj al tiuj konsilitaj de la Monda Natur-Fonduso por la medio-protekto kaj pledi finfine por protektado de almenaŭ 15 % de la kartvelaj arbaroj. Kun la subteno de la Monda Banko kaj de la Mond-media Fonduso (Global Environment Facility), 3 novaj rezervejoj estas kreitaj. Siaflanke Azerbajĝano aktive agadis per la kreado de du novaj naciaj parko kaj per la pligrandigo de la jam ekzistantaj parkoj[5]. En 2004, du novaj rezervejoj estis kreataj en turka Kaŭkazo por areo de 1 050 da kvadrataj kilometroj. Rusujo kvarobligis siajn investojn por la medioprotekto en Kaŭkazo. La Monda Natur-Fonduso agadas en tiu region ekde la 90-aj jaroj kaj difinis tri prioritate gardendajn zonojn: la orient-kaŭkazajn inundebenaĵojn, la sud-kolĥidaj montarbarojn kaj la sud-armenajn duonarbarojn. La Kartveluja Centro por la Konservo de la Faŭno estas grava centro por la subteno de la sovaĝa vivo. En 2003, la CEPF (Critical Ecosystem Partnership Fund, aŭ Partnereco-Fonduso por la Draste-endanĝerigataj Ekosistemoj) investis 8,5 milionoj da dolaroj por la protekto de la minacataj kaŭkazaj specioj kiuj troviĝas en la 205 Key Biodiversity Areas (Ŝlosilo-Biodiversecaj Areoj) difinitaj far la Monda Natur-Fonduso kunlabore kun Birda Vivo Internacie.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Endanĝerigataj arboj en Kaŭkazo Arkivigite je 2012-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Lars Svesson, Peter J. Grant, Guilhem Lesaffre. Le Guide Ornitho. Delachaŭ & Niestlé, 1999.
  3. france Flaŭro kaj fauno de Irano (La Revue de Teheran)
  4. france Pri Rusujo kaj Kartvelujo. Arkivigite je 2014-07-16 per la retarkivo Wayback Machine
  5. angle Du novaj Naciaj Parkoj en Azerbajĝano. Arkivigite je 2014-01-01 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]