Kaŭkaza tetro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kaŭkaza tetro
Kaŭkazaj tetroj, masklo antaŭe kaj dumfluge, ino malantaŭe
Kaŭkazaj tetroj, masklo antaŭe kaj dumfluge, ino malantaŭe
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Tetrao
Specio: T. mlokosiewiczi
Tetrao mlokosiewiczi
(Taczanowski], 1875)
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Kaŭkaza tetro (Tetrao mlokosiewiczi) estas granda birdo de la familio de Tetraonedoj. Ĝi estas ege rilata al la Tetro (T. tetrix). Ĝi loĝas en pleja sudorienta Eŭropo kaj apudaj regionoj. Ĝi estas monotipa, tio estas, oni ne agnoskis subspeciojn. La scienca nomo de tiu birdo estas omaĝo al pola naturalisto Ludwik Mlokosiewicz fare de la samlanda priskribinto nome Wladyslaw Taczanowski.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Masklo en poŝtmarko de Azerbajĝano.

Kiel ĉe multaj membroj de la ordo de Kokoformaj, la virkoko estas pli granda ol la ino, kaj estas 50–55 cm longa kompare kun ŝi kiu estas 37–42 cm. La virkoko estas tre distinga (Seksa duformismo), kun tutnigra plumaro (vidita de malproksime, sed kun malherlverdaj nuancoj de proksime), krom ruĝaj superokulaj karunkloj (pli malgrandaj ol tiuj de la Tetro), kaj longa, tre forkoforma vosto. La beko estas malhelgriza. Estas blankaj makulo ĉe ŝultroj kaj subflugiloj.

La ino de tiu palearkta specio estas griza kun malhela strieco, kaj havas kuklecan alvokon.[1] Ŝi estas tre simila al tiu de la Tetro, sed estas pli griza, pli nigre makuleca, kaj kun bruna dorso; la vosto estas longa kaj rekta.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Kaŭkaza tetro estas specio de loĝantaj birdoj, endemia de Kaŭkazo, tio estas, sude de Rusio, nordorienta Turkio, norda Irano kaj Azerbajĝano, montoj de Armenio kaj Kartvelio, kiuj reproduktiĝas en Kaŭkazaj Montoj kaj Pontusa Montaro ĉe malfermaj deklivoj kun malaltaj rododendroj aŭ aliaj arbustoj.

Somere ili loĝas en la supra arbolimo, ĝis subalpaj herbejoj (el 1500 al 3000 m). Vintre ili revenas al arbaroj de betulojkoniferoj. Se estas tro da neĝo ili povas malsupreniri al 700 m. Ili preferas ejojn kun rododendroj kaj nanaj betuloj kaj alnoj. Pro sia malgranda habitato temas pri malkomune vidata birdo, relative rara en la montoj kaŭkazaj.

Ili manĝas ĉefe burĝonojn de betuloj ekzemple, foliojn de rododendroj, pinglofoliojn de koniferoj kaj berojn de junipero kaj diversajn grenojn. Nur junuloj manĝas etajn senvertebrulojn kaj insektojn.

Ĉefe la masklo estas ege silentema, li elsendas nur kelkajn diskretajn bruetojn dum la pariĝa ceremonio. Male ties flugiloj produktas zumadon dumfluge. La ino klukadas.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Temas pri poligamia specio. Tiu birdo plenumas grupan memmontradon ĉe senarbaj masklejoj “lek” en majo kaj junio. Malkiel ĉe la masklo de Tetro, la ceremonia memmontrado de la Kaŭkaza tetro estas preskaŭ muta escepte fajna fajfo kiun la virkoko faras per agitado de flugiloj por salteti kaj turniĝi en aero, dum kiu produktas blankan fulmolumon de la plumoj de la subflugiloj kiuj subite aperas.[1] La masklo levas sian voston, ŝvelas sian ventron kaj reenigas la kapon.

La ino demetas ĝis 10 ovojn en grunda skrapaĵo kaj plenumas ĉiajn respondecojn pri nestado kaj idozorgado, kiel tipas inter ĉasbirdoj. La nesto estas kamufla inter herboj surgrunde foje ĉe rokoj. Fine de majo la ino demetas 2 al 10 ovojn, averaĝe 6, kiu estas ĝenerale pli helaj ol tiuj de la Tetrao. La ino kovas sola dum ĉirkaŭ 3 semajnoj.

Aliaj informoj[redakti | redakti fonton]

Tiu estas eble la malplej konata de ĉiuj lagopoj en la mondo, kaj estis iam klasita kiel Seninforma specio fare de IUCN.[2] Ĵusaj studoj montris, ke ĝi malpliiĝas iome, kaj estis sekve listita kiel Preskaŭ Minacata en 2008[3] kun tutmonda populacio de ĉirkaŭ 70,000 en 2006.[4] Konservoklopodoj inkludis kuraĝigi ekoturismon kiel vojo por helpi konscion pri la birdospecio kaj ties habitato.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj
  1. 1,0 1,1 Madge et al. (2002)
  2. BLI (2004)
  3. BLI (2008)
  4. (2008) Top 100 Birding Sites of the World. University of California Press, 73–74. ISBN 978-0-520-25932-4. 
  5. Doga Dernegi Caucasian Black Grouse Project. Alirita 29a Aŭgusto 2009.
Bibliografio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]