Kaŭkazaj, anatolaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj
La Kaŭkazaj, anatoloj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj estas tutmondaj 200-unuo de suda Eŭropo kaj Okcidentazio laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Tutmondaj 200 estas listo de ekoregionoj, prioritataj por la naturprotekto.
Tiuj arbaroj ampleksas diversajn biomojn : Mezvarmajn koniferarbarojn, Mezvarmajn foliajn kaj miksajn arbarojn, kaj Montarajn forststepojn, kovrante plurajn altajn montarojn de Okcidenta Azio, inkluzive de Kaŭkazo, Malgranda Kaŭkazo, Ponta Montaro, Elborz-Montaro, kaj Kopetdago, kiuj etendiĝas ekde Bulgarujo en la okcidento ĝis Turkmenujo en la oriento, ĉirkauante partojn de Bulgarujo, Turkujo, Kartvelujo, Rusujo, Armenujo, Azerbajĝano, Irano, kaj Turkmenujo.
La tersupraĵaj singularaj ekoregionoj kiuj troviĝas en la kunigita ekoregiono estas jenaj :
- Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj (Azerbajĝano, Irano)
- Kaŭkazaj miksaj arbaroj (Armenujo, Azerbajĝano, Kartvelujo, Rusujo, Turkujo)
- Elborz-montara arbarstepo (Irano)
- Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido (Bulgarujo, Kartvelujo, Turkujo)
- Kopetdagaj maldensarbaroj kaj arbarstepo (Irano, Turkmenujo)
- Nord-anatolaj koniferaj kaj foliaj arbaroj (Turkujo)
Tiu tutmondaj 200-unuo situas parte en la kaŭkaza, parte en la irana-anatola biodiverseco-varmpunktoj.
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Kaŭkazio |
- Global 200
- Biodiverseco-varmpunktoj
- Ekoregionoj de la Palearkta ekozono
- Mezvarmaj koniferarbaroj
- Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
- Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
- Kaŭkazio
- Geografio de Armenio
- Geografio de Azerbajĝano
- Geografio de Bulgario
- Geografio de Irano
- Geografio de Kartvelio
- Geografio de Rusio
- Geografio de Turkio
- Geografio de Turkmenio