Kaŭkazaj miksaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nacia Parko de Borjomi Kharaguli (Kartvelujo).
Situo de la Kaŭkaza biodiverseco-varmpunkto.

La kaŭkazaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj centrazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. La kaŭkazaj miksaj arbaroj estas parto de la tutmondaj 200-unuo kaŭkazaj, anatolaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj.

La organizaĵo Naturprotekto Internacie situigis la ekoregionon en la kaŭkazan biodiverseco-varmpunkton.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono okupas 170 300 kvadratajn kilometrojn en la montaroj de Kaŭkazo, en la sudo de eŭropa Rusujo, granda parto de Kartvelujo, la nordoriento de Turkujo, la oriento de Armenujo kaj la okcidento kaj la nordo de Azerbajĝano. Kaŭkazo konstituas tradician limon inter Eŭropo kaj Azio, same kun Malgranda Kaŭkazo kaj la orienta fino de Pontus-Montaro.

Estas ekoregiono kun granda biodiverseco, kaŭze de granda diverseco de biotopoj kaj kiu troviĝas al renkonto de tri biogeografiaj unuoj : Centra Eŭropo, Centra Azio kaj Mezoriento.

La klimato estas mezvarma, sed varias kune kun la altitudo.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Orientaj fagoj en Naturrezervejo Lagodekhi, Orienta Kartvelujo.

Oni priskribis ĉirkaŭ 12 000 plantospecioj en la kaŭkazaj miksaj arbaroj.

70% de la ekoregiono, inter altitudoj de 400 kaj 2 200 metroj, estas kovrata de mezvarmaj miksaj arbaroj; la superregantaj specioj estas la tigfolia kverko (Quercus petraea ), la kaŭkaza karpeno (Carpinus caucasica), la ordinara kastaneo (Castanea sativa), la orienta fago (Fagus orientalis) kaj la kaŭkaza kverko (Quercus macranthera). Ĉe pli altaj altitudoj troviĝas specioj el la genroj betulo kaj pino, same kiel la kaŭkaza abio (Abies nordmanniana) kaj la orienta piceo (Picea orientalis).

Ĉe la plej alta altitudo, la arbaro estas anstataŭita de montaraj herbejoj, kiuj alternas kun arbustaroj de kaŭkaza rododendro (Rhododendron caucasicum).

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ sep cent specioj de vertebruloj vivas en la ekoregiono.

Endemiismoj[redakti | redakti fonton]

La kaŭkazaj miksaj arbaroj prezentas unu el la niveloj de endemiismo plej altaj en la modera zono. 23% de la vaskulaj plantoj kaj 10% de la vertebruloj estas endemiaj.

Stato de konservado[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas krize endanĝerigata.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio


Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj Italujo
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj Belgujo, Danujo, Francujo, Germanujo, Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj (Portugalujo)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj Bulgarujo, Grekujo, Respubliko Makedonujo, Rumanujo, Serbujo ( Kosovo ), Turkujo
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj Danujo, Germanujo, Polujo, Svedujo
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj Portugalujo, Hispanujo
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj Azerbajĝano, Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj Armenujo, Azerbajĝano, Kartvelujo, Rusujo, Turkujo
PA0409 Keltaj foliarbaroj Irlando, Britujo
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj Turkujo
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj Aŭstrujo, Belarusujo, Ĉeĥujo, Germanujo, Litovujo, Moldava Respubliko, Polujo
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj Nord-Koreujo, Sud-Koreujo
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo Ukrainujo, Rusujo
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj Albanujo, Bosnujo kaj Hercegovino, Kroatujo, Italujo, Montenegro, Serbujo, Slovenujo
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj Britujo
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido Bulgarujo, Kartvelujo, Turkujo
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj Italujo
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Andoro, Francujo, Hispanujo
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj Belorusujo, Estonujo, Norvegujo, Latvujo, Rusujo, Suomujo, Svedujo
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj Japanujo
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj Japanujo
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj Rusujo
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj Aŭstrujo, Ĉeĥujo, Francujo, Germanujo, Svisujo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Кавказ. Тебердинское озеро.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Kaŭkazio
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio