Kaŭkaziaj lingvaroj
El Vikipedio
(Alidirektita el Kaŭkazia lingvaro)
Estas tri kaŭkaziaj lingvaroj, de popoloj, loĝantaj ĉefe en Kaŭkazio, ankaŭ en najbaraj landoj. Ili estas la Abĥazo-adiga, Kartvela, kaj Naĥo-Dagestana lingvo-familioj. Plej multnombra popolo de la tri familioj estas kartveloj. Laŭ iuj lingvistoj, familioj (1) kaj (3) estas parencaj, sed tiu ne estas klara. La kartvelaj lingvoj ne estas malkovreble parencaj al la aliaj du familioj.
Ĉiuj lingvoj de la tri lingvofamiliaj estas konsiderataj indiĝene kaŭkaziaj. Ilin unuigas kelkaj ecoj en la niveloj de fonologio (glotizitaj konsonantoj), gramatiko (ergativo, dudeko kiel bazo de numeraloj) kaj semantiko (similaj idiomoj).
| Lingvogrupo | SU | Eŭropo | Azio | Afriko | Ameriko | Oceanio | Mondo |
|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Abĥazo-Adiga | 0.65 | - | 0.23 | - | - | - | 0.88 |
| Kartvela | 3.80 | - | 0.15 | - | - | - | 3.95 |
| Naĥo-Dagestana | 2.63 | - | 0.01 | - | - | - | 2.64 |
| Entute | 7.08 | - | 0.39 | - | - | - | 7.47 |
SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Kaŭkazio |

