Kaamelott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaamelott
televida serio
Originala titolo Kaamelott
Originala lingvo franca lingvo
Origina lando Francio
Ĝenro medieval fantasy, comedy television series
Reĝisoro Alexandre Astier
Aktoroj Alexandre Astier • Anne Girouard • Jean-Christophe Hembert • Lionnel Astier • Nicolas Gabion • Thomas Cousseau • Audrey Fleurot • Jacques Chambon • Franck Pitiot • Jean-Robert Lombard • Lan Truong • Simon Astier • Vanessa Guedj • Stéphane Margot • Aurélien Portehaut • Alexis Hénon • Tony Saba • Antoine de Caunes • Brice Fournier • Etienne Fague • Joëlle Sevilla • Christian Bujeau • Caroline Ferrus • Bruno Fontaine • Thibault Roux • Valérie Keruzoré • Caroline Pascal • Magali Saadoun • Alexandra Saadoun • Anne-Valérie Soler • Josée Drevon • Loïc Varraut • Alain Chapuis • Serge Papagalli • Gilles Graveleau • Bruno Salomone • Guillaume Briat • Bruno Boëglin • François Rollin • Valentin Traversi • Eddy Letexier • Carlo Brandt • Alban Lenoir • Luc Chambon • Emmanuel Meirieu • Patrick Chesnais • François Levantal • Marion Creusvaux • Valeria Cavalli • Émilie Dequenne • Yvan Le Bolloc'h • Emma de Caunes • Didier Bénureau • Lorànt Deutsch • Georges Beller • Marcel Philippot • Élie Semoun • Philippe Nahon • Barbara Schulz • Léa Drucker • Denis Maréchal • François Morel • Bernard Le Coq • Arsène Mosca • Bruno Solo • Axelle Laffont • Pascal Vincent • Virginie Efira • Claire Nadeau • Valérie Benguigui • Roland Giraud • Laurent Gamelon • Alain Chabat • Géraldine Nakache • Christian Clavier • Guy Bedos • Anouk Grinberg • Patrick Bouchitey • Anne Benoît • Marthe Villalonga • Jackie Berroyer • Manu Payet • Tchéky Karyo • Frédéric Forestier • Pierre Mondy • Frédérique Bel
Amplekso
Sezonoj 6
Epizodoj 458
Elsendo
Elsendita 3 jan. 2005 – 31 okt. 2009
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Kaamelott estas franca humura televida serio kreita de Alexandre Astier kaj Jean-Yves Robin.

Ĝi estas dissendata ekde la 3-a de januaro 2005 ĉe stacio M6 en Francio, ekde 2006 ĉe TSR 2 en Svisio kaj ĉe Club RTL en Belgio, kaj ekde la 1-a de septembro 2006 en Kebekio ĉe la televidkanalo Historia.[1]

Pli kaj pli populara de 2006, la serio inspiriĝas de la artura legendo, kaj okazas en mezepoka Britio, kiun regas la reĝo Arturo (Arthur), helpata de la kavaliroj de la Ronda Tablo. Male al legendoj, kie ili estas fidelaj, kuraĝaj kaj heroaj, en Kaamelott ili estas malkuraĝaj, sangemaj aŭ stultaj, kaj fojfoje perfidaj. Malbone helpata, Arturo penas sukcesi la serĉon de la sankta gralo.

La nomo de la serio, Kaamelott, estas misskribo de Kameloto, la kastelo de Arturo (normale skribata Camelot en la franca).

La serio estas daŭrigo de la mallonga filmo Dies iræ: post ĝia sukceso, Alexandre Astier decidis realigi la unuajn epizodojn de la serio.

Aktoroj[redakti | redakti fonton]

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Alexandre Astier, ĉefaktoro kaj kreinto de la serio

Arturo (Arthur, aktoro: Alexandre Astier) estas la reĝo de Britio, kiun li regas en sia kastelo Kameloto. Li estas pli-malpli la malplej stulta de la serio, kaj ofte koleriĝas pro siaj malkompetentaj kunlaborantoj (notinde Perceval kaj Karadoc). Li ja estas preskaŭ la sola, kiu komprenas la simbolon de la serĉo de la sankta gralo. El ĉiuj liaj kavaliroj, nur lia kunulo Lanceloto ankaŭ komprenas, laŭ li. Arturo ne amas sian edzinon, kaj havas plurajn malkaŝajn amantinojn. Li estas la filo de Ygerne kaj de Uther Pandragon.

Ginevra (Guenièvre, aktorino: Anne Girouard), reĝino de Britio, estas la edzino de Arturo. En Kaamelott, ŝi estas naiva, religiema, spontanea kaj ofte havas strangajn ideojn. Laŭ la tavernestro, ŝi estas “stulta kiel sidilo”. Ŝi ankaŭ ofte estas la rolulo, tra kiu pasas la inismaj ideoj de la aŭtoro. Ŝi estas la filino de Léodagan kaj de Séli.

Léodagan (aktoro: Lionnel Astier) estas la patro de Ginevra, kaj la bopatro de Arturo (kvankam en vera vivo, Lionnel Astier estas la patro de Alexandre Astier). En Kaamelott, Léodagan estas ordonema, obstina, kruela, kaj estas nomata “Léodagan la sangemulo” en sia lando (Carmélide). Li ja havas malmodernajn opiniojn, kaj tute ne konsentas kun la reĝo pri multaj aferoj. Liaopinie, Arturo regas “kiel ino”.

Séli (aktorino: Joëlle Sevilla), patrino de Ginevra kaj edzino de Léodagan, ne ekzistas en artura legendo. Ŝi estas lerta por estigi intrigojn ene de kastelo, ekzemple ŝajnigi forkapton de la reĝino por havi monon (epizodo L’Enlèvement de Guenièvre). Ŝi ne hezitas uzi magiajn trinkaĵojn, ofte malsukcese (epizodoj La Potion de fécondité kaj La Potion de vérité – fekundeca kaj vereca trinkaĵoj).

Karadoc de Vannes (aktoro: Jean-Christophe Hembert) estas kavaliro nobeligita de Arturo. Lia edzino estas Mevanwi. La ĉiama pasio de Karadoc estas manĝaĵo: li konsideras sian buŝon kiel laborilon (Arthur in love II), kaj asertas, ke li manĝas 11 fojojn ĉiutage – inkluzive de nokto (Corpore sano). Li konservas manĝaĵon en sia lito. Neniu petas de li militan konsilon, sed ĉiu agnoskas lian kompetentecon pri kuirarto. Lia plej bona amiko estas Perceval.

Perceval (aktoro: Franck Pitiot), devenanta de Caerdydd en Kimrio, estas tre naiva kaj stulta kavaliro. Li scipovas nek legi, nek skribi, kaj lia vortoprovizo estas limigita. Li ofte perdiĝas dum kunparolo, tuj kiam oni uzas tro komplikajn vortojn, kaj li senespere provas kaŝi tion. Li ofte miksas neoftajn vortojn kaj metaforajn esprimojn; liaj paroloj do estas malfacile kompreneblaj de aliuloj, kaj pezas por kunparolantoj, ĉefe Arturo. Perceval komprenas nenion pri geografiajn mapojn, facile perdiĝas (L’Éclaireur) kaj konfuzas dekstron kaj maldekstron. Perceval tre ofte sidas en taverno kun sia plej bona amiko Karadoc.

Merlino (Merlin, aktoro: Jacques Chambon) estas la magiisto de Kaamelott. Li asertas, ke li havas 887 jarojn, ĉar li estas filo de demono kaj de virgulino, kvankam laŭ Arturo, li “pli similas al la virgulino” (Les Défis de Merlin). Merlino ne estas bonega magiisto, kaj estigas pli da katastrofaj situacioj ol li solvas. Li malsukcesas plejparte de siaj sorĉoj, kaj kiam li sukcesas ion, estas tute hazarde (L’Invincibilité). Arturo konsideras lin kiel sentaŭgulon.

Lancelot (aktoro: Thomas Cousseau) estas kavaliro de la Ronda Tablo kaj amiko de Arturo (komence de la serio). Laŭ la reĝo, nur li ne estas freneza. Lancelot ja estas efika kavaliro, kiu sukcesas malfacilajn misiojn. Li estas preskaŭ kiel la heroo de la legendo: kuraĝa, bonkora, ktp. La malsamon inter li kaj liaj nekompetentajn kolegojn kreas amuzon.

Bohort (aktoro: Nicolas Gabion) estas timema kaj malkuraĝa kavaliro, kiu evitas ĉian batalon. Li estas pli delikata ol aliaj roluloj, kaj neniam ricevis militan instruadon. Li neniam komprenas ironion. Kvankam li scias nenion pri milito, li tre ŝatas organizi kulturajn eventojn: balojn, festivalojn, teatraĵojn, ktp.

Humuraj procedoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Fallavier, filmejo de la ekstera parto de Kaamelott

Kaamelott estas humura serio baziĝanta sur pluraj specoj de komikaĵoj, ofte kunigitaj en epizodoj.

Unue, humuro estas kreata de scenaro kaj konduto de aktoroj, ilia gestaro, iliaj vizaĝaj esprimoj, kaj de dialogoj, komponitaj de miskomprenoj, vortludoj kaj slango. Interparoloj iufoje estas superrealismaj pro granda nekomprenebleco, kaj emas estigi kompleksan kaj nekredeblan situacion. Plie, komikon kreas repetitaj ŝercoj. Interalie, notindas la plej oftaj: la “turetoj de la plaĝo”[2], la “bofrato de la reĝo”[3], la “sekreta teĥniko”[4], ktp.

Temoj kaj kritikoj[redakti | redakti fonton]

Alexandre Astier, kiu ankaŭ estas la scenaristo de la serio, kelkfoje enmetas socian aŭ politikan mesaĝon, ekzemple:

  • kritikon de la morto-kondamno (en epizodoj Létal kaj Le Magnanime);
  • kritikon de manĝaĉo (en epizodo Corpore sano);
  • kritikon (favora al virinoj) de kondiĉo de virinoj dum Mezepoko kaj nuntempe (epizodoj Le Secret de Lancelot kaj Le Monogame);
  • kritikon de religioj, kaj ĉefe krista Eklezio, krucmilitoj kaj ekzekuto de supozataj herezuloj fare de Inkvizicio (multaj epizodoj);
  • kritikon de iuj partoj de literaturo (Le Poème) kaj de filozofio (L’Inspiration);
  • kritikon de medicino (epizodo Le Coup d’épée);
  • kritikon de potenco kaj de ĝia mis-agadoj (ekzemple torturo, en epizodo Arthur et la Question);
  • kritikon pli-malpli ironian de moderneco, per frazo “Estas bona, estas moderna…”, kaj de obskurantismo;
  • kritikon de komplot-teorioj kaj de paranormalo (ĉefe kampocirkloj, en epizodoj Silbury Hill kaj Silbury Hill II);
  • kritikon de nuna agrikulturo, de kamparanoj, de lobiado;
  • kritikon de opinisondoj (Vox populi II).

Eraroj[redakti | redakti fonton]

Kaamelott estas serio, kiu inspiriĝas de artura legendo, kaj do prunteprenas el ĝi rolulojn kaj intrigojn. Tamen, kiel fikcia verko, kaj pro multeco de malsamaj versioj de legendo, la aŭtoro vole deflankiĝas de la tradicio ĉe multaj punktoj.[5] Ekzemple, li flankiĝas pri la samfamilianeco de ĉefroluloj (Yvain fariĝas frato de Ginevra kaj bofrato de la reĝo), aŭ pri aldono de tute fikciaj roluloj (ekzemple Séli, patrino de Ginevra, aŭ Elias de Kelliwic’h). Ankaŭ estas multaj anakronismoj (armaĵoj estas tiuj de la 16-a jarcento, kvankam la serio okazas dum la 5-a[6]). Iuj eraroj estas tute intencaj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. france http://www.historiatv.com/emission/kaamelott/ Arkivigite je 2008-01-20 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Léodagan ofte petas al Arturo monon por starigi observadajn turetojn ĉe marbordo, kaj tio incitas la reĝon.
  3. Arturo oftege forgesas, ke li havas bofraton, Yvain.
  4. Kiam Perceval kaj Karadoc aŭdas nekonatan vorton, ili diras: “Tio ne malveras” (“C’est pas faux”).
  5. “Arturo estas ia maĉgumo, kiun ĉiuj maĉis ĉiujarcente. […] Kiu mankis al mi, estis paroli pri la ĉiutaga vivo de tiuj herooj. […] Mi ne emas respekti la arturan legendon.”
    Alexandre Astier, france video ĉe YouTube
  6. “La kavaliroj de la Ronda Tablo vestas armaĵojn de la 16-a jarcento! Mi scias, ke ne estas logike, sed mi ne zorgas.”
    Historia numero 717, septembro de 2006, paĝo 77, kunparolo kun Alexandre Astier

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]