Caatinga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kaatingo)
Caatinga
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoBrazilo
Koordinatoj7° 36′ 46″ S, 39° 26′ 1″ U (mapo)-7.612796-39.433699Koordinatoj: 7° 36′ 46″ S, 39° 26′ 1″ U (mapo) [+]

Areo730 850 km² (73 085 000 ha)

Caatinga (Tero)
Caatinga (Tero)
Situo de la ekoregiono
Vikimedia Komunejo:  Caatinga [+]
vdr

Caatinga (prononco: [kaa'tʃĩgə]) aŭ Esperantigite Kaatingo, estas regiono kaj tipo de vegetaĵaro en la nordorienta parto de Brazilo. Ĝis ankaŭ estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Krome ĝi konstituas biosferan rezervejon de UNESKO.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kaatingo situas inter 3°S 45°W kaj 17°S 35°W, etendiĝante tra ok subŝtatoj de Brazilo : Piaŭio, Cearao, Norda Rio-Grando, Paraibo, Pernambuko, Alagoaso, Serĝipo, Bahio, kaj partoj de Minas-Ĝerajso. Kaatingo inkluzivas plurajn enklavojn de tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, konataj kiel kaating-enklavaj humidaj arbaroj.

La nomo Caatinga estas tupi-lingva termino signifante "blankan arbaron" aŭ "blankan vegetaĵaron" (kaa = arbaro, vegetaĵaro, tínga = blanka). Ĝi kovras inter 700 000 km² kaj 1 000 000 km² (depende de la fonto), pli ol 10% de la brazila teritorio.

Kaatingo ampleksas du vegetaĵaro-tipojn : dezertojn kaj kserofitarojn, kaj dornajn arbarojn, kiuj primare konsistas el malgrandaj dornaj arboj sezone defaligantaj siajn foliojn. Kaktoj, dik-tigaj plantoj, dornaj arbustoj, kaj sekec-rezistaj gresoj konstituas la subarbaraĵon. Multaj unujaraj plantoj kreskas, floras kaj mortas dum la mallonga pluva sezono.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kaatingo prezentas nur du diferencajn sezonojn. Tiuj ĉi estas la vintro, kiam varmegas kaj sekegas, kaj la somero kiam varmas kaj pluvas. Dum la seka vintra periodo, ne ĉeestas foliaro aŭ subarbaraĵo.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Kaatingo dum la pluva sezono.

Fitogeografie, Kaatingo estas aparta flaŭra provinco el la Brazila Regiono de la Neotropisa Regno (vidu : Flaŭra regno). Laŭ la vegetaĵara tipo, en Kaatingo oni povas distingi ok diferencajn areojn. La Kaatinga arbaro havas tropikajn deciduajn foliarbojn. La arbara kanopeo kovras ĉirkaŭ 60% de la grundo. Tiu vegetaĵar-tipo troviĝas en la pli humidaj areoj kun pli da precipitaĵo. La Kaatinga arbedaro estas areo kun ĉefe arbedoj kaj kelkaj arboj kun malpli ol 60% laŭkrona denseco. La Kaatinga densa arbed-arbustaro estas vegetaĵaro kun fermita arbedaro kaj arba laŭkrona denseco de malpli ol 60%. La Kaatinga maldensa arbed-arbustaro estas simila sed kun pli da arbustoj kaj kaktoj. En la Kaatinga densa arbustaro vepro estas pli komuna. La Kaatinga maldensa arbustaro troviĝas sur malprofundaj grundoj kaj rokaj zonoj; tiu ĉi areo ampleksas arbojn, kaktojn kaj bromeliojn. La Kaatinga savano entenas arban kaj arbustaran savanon. La Kaatinga roka savano prezentas malpli ol 10% laŭkrona denseco da tropika arbustaro; tie ĉi la plantoj elstaras el krevaĵoj de la rokoj kaj roka grundo.

Kaatingo en Chapada Diamantina, Brazilo.

La homoj uzas multajn plantospeciojn el Kaatingo. Palmoj estas tre gravaj por la ekonomio en nordorienta Brazilo. La loĝantaro de tiu ĉi regiono tre dependas de ekstraktado de babasuo (Attalea speciosa), karnaŭba palmo, Copernicia prunifera, tucúm kaj macaúba, ekde kiuj laŭraj kaj oleaj oleoj estas faritaj. Multaj arboj ankaŭ estas uzataj por konstruligno en tiu areo, inkluzive de la specioj Anadenanthera macrocarpa, Ziziphus joazeiro, Amburana cearensis, Astronium fraxinifolium, Astronium urundeuva, Tabebuia impetiginosa, Tabebuia caraiba, kaj Schinopsis brasiliensis, Cedrela odorata, Dalbergia variabilis, Didymopanax morototoni kaj Pithecellobium polycephalum.

Iuj plantoj ankaŭ estas uzataj por medicinaj celoj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Kaatingo gastigas plurajn endemiaj birdospeciojn, inkluzive de Anodorhynchus leari, Cyanopsitta spixii (familio Papagedojn), kaj Xiphocolaptes falcirostris (familio Furnariedoj).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Proksimume 15 milionoj da homoj vivas en la kaatinga regiono [1], kaj estas konsiderataj kiel la plej malriĉaj loĝantoj de Brazilo. Tre grava parto de la populacio dependas de agrikulturaj aŭ forstaj industrioj por pli ol duono de siaj enspezoj. Rikolto de konstruligno en la duonarbaro de Caraíbas reduktis ĝian areon. Tiu ĉi redukto eble estas kontribuinta al endanĝerigo de Cyanopsitta spixii.

Agrikulturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Neotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj
NT1303 Atakama-Dezerto  Ĉilio
NT1304 Kaatingo  Brazilo
NT1306 Kubaj kaktaroj  Kubo
NT1308 Gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj  Kolombio,  Venezuelo
NT1314 Sankt-lukaj kserofitaroj  Meksiko
NT1315 Seĉura-Dezerto  Argentino,  Peruo
NT1316 Tehuakan-vala kserofitaro  Meksiko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]