Kabalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paĝo el Libro Zohar, la baza kabala fonto
Kabbalistic Tree of Life (Sephiroth).svg
Parto de serio

stelo de Davido  Menora.svg
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jidiŝo · Judezmo · Ge'ez
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cdaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Cirkumcido · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Maimonides · Nacĥmanides · Raŝi
Ba’al Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio

Kabalo (hebree: קַבָּלָה — ricevo, akcepto) estas la doktrino pri la realo.

Kabalo, difino de la kabalisto Baal haSulam[redakti | redakti fonton]

Laŭ la senduba aŭtoritatulo pri Kabalo, Baal haSulam, "la scienco Kabalo estas kaŭz-konsekvenca ordo de malsupreniro de Superaj fortoj, subordiĝataj konstantajn kaj absolutajn leĝojn, ligataj inter si kaj direktitaj al malkovro de Supera estranta forto (Kreinto) al homo en ĉi tiu mondo."

Ordinara opinio pri Kabalo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la ordinara opinio, Kabalo estas mistikfilozofia doktrino, asociata kun judismo. La celo de Kabalo estas spirita perfektiĝo de individuo, kiu donos eblecon al homo kompreni sian antaŭdestinon en la materia kaj en spiritaj mondoj. Konforme al Kabalo, animo enkorpiĝas en la materia mondo ĝis kiam ĝi "ellernos sian instruon" kaj plenumos la funkcion, por kiu ĝi estis kreita. (Estas opiniate, ke ĉiu animo havas iun propran, nur por ĝi specifan specialecon, nome kiun ĝi devas finkonscii). Kiam — per studado de Kabalo — la celo estas atingita, animo ĉesas enkorpiĝi. Tia stato nomiĝas "Gmar Tikun" (hebree: גמר תיקון) — fino de korekto. Nome atingo de tiu stato estas la celo de Kabalo.

Malgraŭ tio, ke ekzistas skribaj tekstoj, uzi ilin preskaŭ ne eblas, ĉar ili intence estas skribitaj per alegoria lingvo kaj aludoj, krom verkoj de Baal haSulam kaj iliaj posteuloj. Scioj pri Kabalo estis transdonataj de instruisto al disĉiplo.

Komence de la 16-a jarcento danke al granda kabalisto Ari komenciĝis procezo de "scienciĝo" de Kabalo, unu el sekvoj de kiu (en la 20-a jarcento kaj niatempe, parte per penoj de Baal haSulam kaj liaj disĉiploj) iĝis apartiĝo de la doktrino de religiaj tradicioj.

Apartaĵoj de la kabala spekulativado[redakti | redakti fonton]

Inter la problemoj, pere aŭ malpere ĉeestaj en la spkulativado de la hebrea Kabalo, opas ankaŭ tiu pri la origino de la malbono, en kiu oni konceptas la malbonon kiel kvalaton de Dio aŭ, kiel okazas en Hegelo, ke la nergativeco eniras en la konstituon de la Absoluto kaj le la Alsoluto bezonas ĝin por esti kia li estas. (Piero Cantoni, ‘’Demonologia e prassi dell’esorcismo e delle preghiere di liberazione’’, en Fides Catholica 1 (2006,. [1]).

Kabalistaj libroj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tie estas la listo de ĉefaj kabalistaj fontoj, de la plej malnovaj al la plej novaj tiuj.

Falsaĵoj ĉirkaŭ Kabalo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la scienco Kabalo, kiu dum multaj jarcentoj restis malfermita doktrino, aperis granda multo da legendoj kaj falsaĵoj.

Pri tio skribis, ekzemple, Gottfried Leibnitz en sia libro "Hauptschriften zur Grundlegung der Philosophie": "Ĉar homoj ne havis korektan ŝlosilon al la Mistero, la pasio lerni estis, finfine, transformita en ĉiaspecajn bagatelojn kaj kredaĵojn, el kio aperis propraspeca "vulgara kabalo", kiu malproksimas de tiu vera, kaj diversegaj fantazioj sub la falsa nomo "magio", kaj je tio plenas libroj".

Kabalistoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalan informon legu en la artikolo Kabalisto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]