Kabaredo "Das Lachgeschoss"

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kabaredo "Das Lachgeschoß")
La palaceto en Futter-strato nr. 13.
Trupo da laikaj kabaredistoj ludantaj en Erfurto en la 1974-a jaro.

La kabaredo Das Lachgeschoß (germane: Kabarett Das Lachgeschoß) estas unu el du kabaredoj en Erfurto, (Futterstraße nr. 13). Ĝi troviĝas en la Palaco Wachsberg, dum la alia estas ĉe Waidspeicher. La aktoroj ludas kaj sur scenejo kaj staras malantaŭ la verŝtablo; la gastoj sidas ĉe tabloj. La kerna grupo konsistas el la artistoj Andreas Kausch, Cornelia Kluge kaj Petra Solga.

Historio de la domo[redakti | redakti fonton]

La domoj Zum gekrönten Löwen kaj Zum kleinen Wachsberg en dokumento unue menciitis en 1754. Posedanto estis riĉa entreprenisto pri transportado. La domoj estis unue manĝigstacio por ĉevaloj kaj gastejo por la kaleŝistoj. La keloj de ambaŭ domoj estas sur fundamentoj el la 12-a jc., surkonstruitaj per trabfakaĵo. Post la fajregoj de 1732 kaj 1756 oni anstataŭe konstruis unu imponan barokstilan urbopalaceton.

Dum la tempo de Napoleono Bonaparte ĝi gastigis la Francan soldatan akademion. Poste estis surloke ĉokoladfabriko kaj en 1910 aĉetis la tuton la bonkonata trotkonkursanto Pfifferling kaj bredis tie ĉi, meze de la urbocentro, ĉevalojn. Post la senproprietigo en 1948 venis ekspedistoj kaj en la 1970-aj jaroj oni planis la gastigon de la Naturhistoria Muzeo. Finfine ĝi iĝis sidejo de la monumentprotektada oficejo.

Nuntempa uzo[redakti | redakti fonton]

Ekde 2000 posedas la palaceton la familio Helfrich el Ratingen. Troviĝas nun en la palaceto loĝejoj, restoracio kaj la kabaredo Das Lachgeschoß (ekde aprilo 2003).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]