Kabe
D-ro Kazimierz Bein | |
---|---|
Kazimierz Bein, elstara esperantisto kaj la unua kabeinto | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Kabe |
Naskiĝo | 1872 |
Morto | 15-a de junio, 1959 en Lodzo, Pollando |
Nacieco | polo |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | Fundo de l' Mizero liaj tradukoj |
Akademiano | vicprezidanto de AE |
Kabe estas la plumnomo de d-ro Kazimierz BEIN (naskiĝis 1872, mortis 15-an de junio 1959 en Lodzo), pola okulkuracisto, krome leksikografo, tradukisto kaj dumtempe tre aktiva esperantisto kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto. Li estis unu el la plej grandaj stilistoj dum la frua periodo de la Esperanto-literaturo.
Tradukisto
En siaj junaj jaroj li partoprenis en kontraŭrusia movado, pro kio li estis ekzilita dum pluraj jaroj. Tial nur en 1899 li finis la medicinan fakultaton en Kazan. Li verkis multajn prifakajn librojn kaj artikolojn kaj fondis la Polan Oftalmologian Societon. Li estis konata ankaŭ kiel amatora foto-artisto.
En la esperanta mondo li famiĝis (uzante la plumnomon Kabe) pro la traduko de la Fundo de l' Mizero de Wacław Sieroszewski, kiu aperis en Lingvo Internacia en 1904. Ekde 1906 li estis vicprezidanto de la Akademio. Kabe estis dum kelkaj jaroj la plej elstara Esperanto-tradukisto.
La du ĉefverkoj de Kabe estas: Vortaro de Esperanto (vortaro esperanta, en kiu la esperantajn vortojn li difinas en eleganta maniero) kaj la traduko de La Faraono, romano de Bolesław Prus.
La granda merito de Kabe estas lia influo rilate al la evoluo de la esperanta prozo-stilo. Lia lingvaĵo estas klara, simpla kaj libera de ĉiu naciismo: la spirito de la lingvo vivas en lia stilo plenspire kaj sendifekte. Liaj frazoj estas perfekte ekvilibraj, ĉiu vorto en sia ĝusta loko. Mankas ĉiu nenecesa komplikaĵo aŭ trologikaĵo; ekz. li preskaŭ ĉiam evitas la kompleksajn verboformojn (estas -inta, estis -anta). Li verkis per vere internacia Esperanto, lingvo agrable glata, lude legebla. Li mem klarigas tion, en la supre nomita intervjuo, per sia plurlingveco, laŭ li: por havi bonan stilon nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn. Ĉi tio nepre estis vera por la unua periodo de la lingvo, kiam Esperanto ne havis ankoraŭ propran spiriton kaj oni ĝin devis krei, sed ĝi pli kaj pli perdas sian signifon per la iom-post-ioma kompletiĝo kaj memstariĝo de la lingvo.
Originale li ne verkis. Laŭ lia opinio, la lingvo profitas pli multe per la tradukado, ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos eltiri sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple donos aliajn anstataŭ ili.
Kabe kabeis
En 1911 Kabe subite malaperis el la movado, sen komento pri la kialoj. Li rezignis pri Esperanto-kariero kaj anstataŭe fariĝis direktoro de la Varsovia Oftalmologia Instituto. De tiam li tute ne okupiĝis plu pri Esperanto. La motivoj de ĉi tiu decido estas neklaraj, verŝajne kontribuis en tio ankaŭ personaj kaŭzoj (malpaciĝo kun Antoni Grabowski, Adam Zakrzewski kaj aliaj). Post dudek jaroj, intervjuate en 1931 (Literatura Mondo, paĝo 144), li parolis pri neprogreso de Esperanto kaj asertis sin ne konsideri tian neprogresantan lingvon solvo por la internacia lingvo.
Laŭ tio ĉi, lian "Grandan Rezignon" motivus principaj konsideroj. Kia ajn estis la kaŭzo de lia retiriĝo, la esperantistaron vigle okupis ĉi tiu neordinara sinteno, ke iu, ĉe la kulmino de sia esperantista gloro, riĉiginte la lingvon per gravaj laboroj kaj eksterordinara influo, subite, en siaj junaj jaroj, turnas por ĉiam la dorson al la kampoj de siaj riĉaj rikoltoj. Lia nomo fariĝis kvazaŭ la simbolo de apostateco, aŭdante pri "kabeoj", la esperantistoj scias, pri kiuj temas.
El lia plumnomo estiĝis Esperanta verbo kabei, kio signifas estinte aktivulo forlasi la Esperanto-movadon. Ankaŭ kabeiĝi estas ofte aŭdata varianto. Jam en la Enciklopedio de Esperanto el 1935, Kalocsay skribas pri tio, ke [l]ia nomo fariĝis kvazaŭ la simbolo de apostateco, aŭdante pri "kabeoj", la e-istoj scias, pri kiuj temas.[1]
Tradukoj
- Fundo de l’ mizero de Wacław Sieroszewski (granda historia romano)
- La Faraono de Bolesław Prus
- La interrompita kanto de Eliza Orzeszkowa
- La fumejo de l' opio de Władysław Reymont
- Pola Antologio
- Versaĵoj en prozo de Ivan Turgenev
- Patroj kaj Filoj de Ivan Turgenev
- Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm
- Internacia Krestomatio
- Unua Legolibro
- La lasta de Władysław Stanisław Reymont
- Bona Sinjorino de Eliza Orzeszkowa
- Mia poŝhorloĝo de Konopnicka; 1964
- La juĝo (Letero de mortinto) de J. Kaliszewski (Bohema esperantisto, 1909-1910, p. 53-55, 72-74)
Kuracistaj verkoj de Kabe
- Zwyrodnienie krążkowe plamki żółtej (1948)
- O poprawność mowy polskiej : (najpospolitsze błędy w polszczyźnie lekarzy) (1950)
- Najprostsze oko schematyczne (1951)
- Zarys okulistyki Bronisław Ziemiński (Kabe preparis por la preso, 1930)
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Libroj de kaj pri Kabe en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Verkoj de Kabe en la Pola Nacia Biblioteko
- Artikoloj de kaj pri Kabe en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Intervjuo kun la plej fama Esperanta stilisto, E. J. F., Literatura Mondo, 1931, numero 7, paĝoj 144–145 (E. J. F. verŝajne estas subskribo de fratoj Edmund kaj Jan Fethke)
Rete legeblaj tradukoj
Trovu « Kazimierz Bein » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Faraono I
- Faraono II
- Faraono III
- Ĉu ŝi amas aŭ ne amas?
- Elektitaj fabeloj de fratoj Grimm PDF, skanita de la originala eldono (1906) (MD5: 9634607171f9714cd3068d960f6fa7f5)
- Elektitaj fabeloj de Fratoj Grimm HTML, redaktita
- Parolado de Kabe ĉe la unua Universala Kongreso en 1905 pri la ĝistiama historio de la movado, kaj la bezono de Internacia Esperanto-Ligo
- Internacia krestomatio
Elŝutebla difinvortaro de 1910
- Kabe, Vortaro de Esperanto, 1910 - 5-a senŝanĝa eld. de la unua difin-vortaro de Esperanto kun bibliografio de Kabe kaj enkonduko en la vortaron, Berlino 2013