Kabila sito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kabila sito
Kabila sito
Kabila sito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sitedoj Sittidae
Genro: Sitta
Specio: S. ledanti
Sitta ledanti
(Jaques Vielliard, 1976)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kabila sito estas eta paseroforma birdo. Ĝi estas indiĝena de Alĝerio, kie estas nur unu sola sita membro de sita genro.

Disvastiĝo

Ĝi estas nemigranta birdo de montaj arbaroj de Alĝerio. La birdo estas aperita por scienco de belga botanikisto Jean Pierre Ledant en 5. oktobro 1975, sur la monto Djebelbabor kun pinglaj arbaroj. La birdo vivas en 4 montaraj regionoj (Unua estas monto Djebelbabor alia estas Guerrouh arbaro en Taza nacia parko (1989) kaj Tamentout kaj Djimal en kiu la birdoj estis ankoraŭ aperita en 1990. (Tri lastaj estas ĉiamverdaj foliaj arbaroj)). Ĝia disvastiĝo estas senpere ligita kun arbaroj en montaro super 1.000 m. s. m. Populacio pligrandiĝas laŭ alteco.

Nutrado

Ĝi manĝas insektojn, semojn kiuj kolektas en "provizejon" por vintro. Neflugkaptanta.

Vivmaniero

Ĝi havas kapablecon, kiel aliaj sitoj - grimpi "kaposuben" sur la trunkoj de arboj.

Nestado

Ĝi estas teritoriema birdo kaj nestumas simile kiel aliaj sitoj en kavoj de trunko. Sed malsame de ili, ĝi povas ĉizi nestkavon en mola (putrita) ligno. Argilo ne estas uzata de ĝi por malgrandigi enflutruon. Ofte por nesto ĝi uzas nefinitajn nestkavojn de buntpegoj. Ĝia nesto estas sternata per fibroj, hajroj, musko kaj plumoj. Ino demetas de 5 ĝis 8 ruĝpunktatajn ovojn kaj nestumas nur unu foje jare. Idoj estas en nesto dum 22-25 tagoj antaŭ elfluo.

Aspekto

Estas iomete pli malgranda ol eŭropa sito. Ĝi estas grizblua supre kaj sube hela malpurblanka. Malino havas nigran kronon sur la kapo (ĝi kovras duonon de kapo malsame kiel Korzika sito) kaj okulstripeon. Inter ili (super okulo) estas blanka supraokula strieto. Ino havas simile kolorigitan kapon sed brune. Junaj estas helaj versioj de maturaj.

Voĉo

Kanto estas ripetado de tri tonoj, du unuaj estas mallongaj kaj dua estas konekta kun tria longa tono. La tempo de kanto estas malrapida, de tri ĝis kvar "strofoj" dum sekundo. Kanto estas priskribita kiel belsona iom fluta aŭ pli naza kaj rememoras kanton de koltordulo. Ĝi estas tute diferenca ol la kanto de aliaj sitaj specioj.

Ĝi pu-pu loĝas. Ĝia voĉo estas pli silenta kiel eŭropa s. aŭ roka sito.

Rilatoj

Ĝi estas parenca kun aliaj "supercilaj" (havantaj blankajn superokulajn stripetojn) sitedoj - S. kruperi, s. whiteheadi, S. canadensis, S. vilosa kaj S. junanensis.

Stato de protektado

Tiu palearktisa specio estas en stato de endanĝero. Populacio estas estimata je ĉ. 1500 - 2.000 paroj. Grava endanĝero estas fajro, kiu detruas vivejojn - biotopojn kaj paŝtado por sinsekva detruado de arbaroj.

Libroj

  • Tits, Nuthatches and Treecreepers, Harrap and Quinn, (angle) ISBN 0-7136-3964-4
  • The Nuthatches, Erik Matthysen, Academic Presss 1998, (angle) ISBN 0-85661-101-8
  • Lars Svensson & Peter J Grant : Der neue Kosmos-Vogelführer. Kosmos-Naturführer (germane)ISBN 3-440-07720-9
  • Thielcke G., Diamond A. W., Stern H., Schreiber R. L.: Rettet die Vogelwelt, Ravensburger Verlag (germane)ISBN 3-473-46160-1

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Link FA