Kabinda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne miskomprenu kun Kabindo kaj Cabinda!

Kabinda estas grandurbo, provinca ĉefurbo kaj diocezo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).

Bazaj informoj

Geografio

Kabinda situas sur montetaro en la meza parto de la lando. Mbuji-Mayi troviĝas 41, Kananga 157, Tshikapa 341, Kolwezi 569, Bukavu 671, Lubumbashi 759, Kinŝaso 971 km.

Historio

Dum la 2-a enlanda milito Kabinda estis sieĝita vane fare de ribelantoj 2 jarojn, tial la urbo multe suferis.

Trafiko

Kabinda havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Bukavu kaj Mbuji-Mayi. Estas malpli grava vojo al Kolwezi.

Klimato

Kabinda situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo varias inter 23 kaj 28 °C. Jare pluvas ĉ. 1400 mm. La pluvo kulminas en novembro kaj malkulminas en julio.

Fontoj