Provinco Kabindo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne miskomprenu kun Kabinda kaj Cabinda!

mapo de Angolo, la provinco Kabindo estas helverde markita

Kabindo - portugale Cabinda, ekse "portugala Kongo" - estas provinco kaj eksklavo de la afrika ŝtato Angolo.

Loĝantaro

La loĝantaro preskaŭ ekskluzive apartenas al la bantua popolo de kongoj, kiuj sialingve nomas sin bakongo. Dum la jaro 2007 en Kabindo vivis proksimume 300 000 homoj. La nombro de loĝantoj rapide kreskas.[1]

Geografio

Kabinda situas norde de la resta teritorio de Angolo, ĉe la marbordo de la Atlantika Oceano en okcidenta Afriko. Ĝia teritorio kovras 7.270 kvadratajn kilometrojn. Ĉefurbo kaj ankaŭ plej grava haveno de la provinco estas la samnoma urbo Kabindo, dua grava urbo estas Malembo.

La provinco de la resta teritorio de Angolo estas dividita pere de mallarĝa strio de Kongo Kinŝasa, kiu tiel havas aliron al la Atlantika Oceano. La interkonsento pri la limoj fontas de la tri historiaj reĝlandoj Loango, Ngojo kaj Kakongo kaj dum la jaro 1885 fiksiĝis kadre de la Kongo-konferenco en Berlino. Kongo Kinŝasa ankaŭ estas la najbara ŝtato oriente. Nordokcidente kaj nordoriente Kabindo limas al Kongo Brazavila.

Historio

Dum la jaroj 1853 kaj1854 portugaliaj senditoj en tri okazoj akceptis kabindajn princojn kaj nobelojn. La trian fojon ili akceptiĝis kiel ambasadoroj de sia lando per 21 honorigaj salutaj kanonopafoj. Per tri sinsekvaj kontraktoj per kunlaboro inter Portugalio kaj Kabindo dum la jaroj 1883, 1884 kaj 1885 la teritorio Kabindo fine iĝis portugala protektejo. La internacia Kongo-konferenco de 1885 en Berlino konfirmis tiun statuson.[2]

Por malaltigi la administrajn kostojn de siaj transmaraj teritorioj, la registaro de Portugalio dum la jaro1956 decidis regi la protektejon Kabindo kaj la transmaran provincon Angolo per komuna guberniestro, kiel praktikis ankaŭ la registaro de Francio rilate al la komuna regado de Gabono, Kongo, Centra Afriko kaj Ĉado kiel "Franca Ekvatora Afriko", aŭ la registaro de Belgio rilate al la komuna regado de Kongo, Ruando kaj Burundio.

neoficiala flago de Kabindo, uzata de separatistoj

Origine oni planis transformi Kabindon de la kolonia statuso al la statuso de sendependa ŝtato, sed dum la proceso de sendependiĝo de Angolo tiu lando postulis la teritorion por si kaj dum novembro 1975 armee okupis ĝin. Dum la sekvaj jaroj ripete okazis armitaj konfliktoj inter la angola armeo kaj kabindaj sendependismaj grupoj, aparte de Frente para a Libertação do Enclave de Cabinda (FLEC, "Fronto por la Liberigo de la Enklavo de Kabindo"). Dum la jaro 1974 Kabindo akceptiĝis de la Organizaĵo por Afrika Unueco kiel 39-a ŝtato de Afriko, kiu estu malkoloniiginda.[3] La de la separatistoj deklarita "Respubliko de Kabindo" estas membro de la "Organizaĵo de Nereprezentitaj Nacioj kaj Popoloj" (angla mallongigo UNPO). [4]

Eksteraj ligiloj

greke retejo de la ekzila registaro de Kabinda en Francio (angle) greke bildoj pri Kabindo

Referencoj

  1. germanlingva retejo pri loĝantara statistiko de Kabindo (2007)
  2. "Historio de Kabindo" (france)
  3. Jeune Afrique Economie 4. Mai 1998.
  4. UNPO

Koordinatoj: 5° 3' sude, 12° 18' oriente