Kabineto Bethlen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kabineto Bethlen
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 14-a de aprilo 1921 - 24-a de aŭgusto 1931
Antaŭulo Unua Kabineto Teleki
Sekvanto Kabineto Gyula Károlyi
vdr

Kabineto Bethlen estis la tria kabineto, kiun nomumis la hungara guberniestro Miklós Horthy. Ĝi gvidis la landon pli ol jardekon inter 1921 kaj 1931. Tiu kabineto apartenis al la plej sukcesaj kabinetoj, ĝi faris stabila la landon kaj nur la Granda depresio faris finon al la registaro.

Kabineto Bethlen en 1921

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua Kabineto Teleki partoprenis nepruvite en puĉo de Karolo la 1-a (Aŭstrio), tial Horthy nomumis novan ĉefministron István Bethlen. Li kreis sekretan pakton kun la socialdemokratoj (kun Károly Peyer). Laŭ tio la socialdemokratoj ne faris strikojn, tumultojn, kompenze ili havis seĝojn en la parlamento. En 1924 estis establita memstara Hungara Nacia Banko, post 3 jaroj la pengo estis la nova monunuo. La lando finance stabiliĝis. La asekura sistemo kaj novaj doganoj estis enkondukitaj. En 1925 skandalo okazis: politikaj altranguloj presis falsajn frankojn, eĉ Bethlen sciis pri tio. Horthy ne akceptis abdikon de la kabineto. En 1927 hungara-itala amikeca kontrakto ekfunkciis. En 1931 pro la Granda Depresio la varoj estis aĉeteblaj kontraŭ kuponoj, tial la kabineto perdis la popularecon. Horthy nomumis pli novan ĉefministron Gyula Károlyi.

Listo de membroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]