Kabineto Kálmán Tisza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kabineto Kálmán Tisza
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 20-a de oktobro 1875 - 13-a de marto 1890
Antaŭulo Kabineto Wenckheim
Sekvanto Kabineto Szapáry
vdr

Kabineto Kálmán Tisza estis la sesa (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento. Ĝi gvidis la landon inter 1875 kaj 1890, ĝi estis la plej longa funkcianta hungara kabineto.

Ĉefministro Kálmán Tisza

Historio[redakti | redakti fonton]

Kabineto Wenckheim post duonjara funkcio simple kaj silente transdonis la potencon al Kálmán Tisza, kiu komence ne faris ŝanĝojn inter la ministroj. Tiu kabineto evoluis la landon moderna, 65 departementoj estis kreitaj anstataŭ diversaj malnovaj departementoj, teritorioj, aŭtonomioj, liberaj reĝaj urboj. Sekvis laboroj en la leĝoj, diversaj konstruadoj (parlamento, rekonstruo de Szeged, navigebla Fera Pordo, fervoja reto, navigeblaj riveroj). Nemirinde aperis ankaŭ diversaj konfliktoj inter la ministroj, sed Kálmán Tisza forte tenis la potencon. Lia moknomo estis: generalo. En 1878, 1881, 1884 kaj 1887 pro la parlamentaj elektoj restis funkciokapabla la kabineto. En 1890 manifestacioj okazis, ĉar la nova leĝo volis forpreni ŝtatanecon de Lajos Kossuth, Kálmán Tisza abdikis.

Listo de la membroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]