Kabino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ Francisko Azorín kabino estas ĉambro por ia speciala celo (ekzemple la telefonkabinoj ĝis la jaro 2000) dum kabineto estas Ĉambro destinita al spirita laboro.[1] Li indikas etimologion el kelta kaban (kabano).[2]

Tiu termino aperas nek en NPIV nek en aliaj vortaroj, dum Reta Vortaro markas ĝin kiel evitinda kaj sinonima de kajuto. Tamen kabino aperas en la germana-esperantaj vortaroj de Onkelmann 1996, kaj Krause 1993.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kabineto

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 98.
  2. Azorín, samloke.