Kablanda frankolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kablanda frankolino
Kablanda frankolino
Kablanda frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. capensis
Francolinus capensis
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kablanda frankolino, Francolinus capensis estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiu specio de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj.

Tiu frankolino estas endemia de sudokcidenta Kablando de Sudafriko.

Ĝi estas 40 al 42 cm longa, kun masklo averaĝe pli granda ol ino. Tiu granda frankolino ŝajnas malhela distance, krom la ruĝaj kruroj kaj beko, sed de proksime la plumaro estas tre fajna strieca grize kaj blanke, kun pli malstriecaj krono kaj nuko.

Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ plumaro, sed la masklo havas du spronojn dum la ino havas ĉiukaze unu mallongan. Junulo estas simila al plenkreskulo, sed havas pli senkolorajn krurojn kaj pli klaran striecon. Tiu granda malhela frankolino malprobable konfuzeblas kun iu ajn alia specio de sia teritorio.

La Kablanda frankolino estas birdo de arbustaraj malfermaj areoj, preferinde ĉe fluanta akvo. Ties nesto estas herbokovrita skrapaĵo sub arbusto, kaj la ino demetas 6 al 8 ovojn (sed foje du inoj ovodemetas en unu nesto). Tiu specio povas iĝi maltimida se ĝenado malmultas, kaj povas manĝi en ĝardenoj, ĉe ŝoseflankoj aŭ kun kortaj kokoj. Ili kuras pli ol flugas kaze de ĝeno.

La alvoko estas laŭta kakalak-kakalak-kakalak.

Referencoj