Kablanda makronikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kablanda makronikso
Kablanda makronikso, masklo
Kablanda makronikso, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Macronyx
Specio: 'M. capensis'
Macronyx capensis
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kablanda makroniksooranĝagorĝa makronikso, Macronyx capensis, estas specio de birdo de la familio de motaciledoj, kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj la pipiojn, kaj en ties genro de makroniksoj, kiuj estas afrikaj birdoj kun brunecaj supraj partoj kaj tre brilkoloraj gorĝoj (el flavo tra oranĝo al rozkoloro). Ili vivas en Suda Afriko en Zimbabvo kaj suda kaj orienta Sudafriko. Tiu specio troveblas en marbordaj kaj montaj herbejoj, ofte ĉe akvo. Klimataj ŝanĝoj povas retirigi ties teritorion suden kaj malpliigi ĝin konsiderinde. Tiu specio eble formortos en Bocvano kaj sin limigos al la plej alte situantaj regionoj de Sudafriko.

La kablanda makronikso estas 19-20 cm longa. Plenkreskinta masklo havas grizan-brunan kapon kun superokula strio, kiu estas antaŭe oranĝeca kaj sablokolora malantaŭe kaj striitan dorson kun nigrecaj plumoj kun helaj bordoj. Li havas briloranĝan gorĝareon (pli flava supre ĉe mentono), ĉirkaŭatan de tre nigra strio kiu iĝas larĝa brustozono, kiu iomete subenas kaj flavajn subajn partojn. La ino estas malpli kolororiĉa, kaj havas flavan gorĝon kaj multe pli mallarĝan brustozonon. Junuloj havas nepuran flavan gorĝon, nedistingan brustozonon kaj subajn partojn, kiuj estas flavecaj ĝis blankecaj.

La kablanda makronikso troveblas kutime dum la tuta jaro en paroj. Tiu birdo manĝas surgrunde insektojn kaj kelkajn semojn. La kanto estas muzikeca ĉiiŭit ĉiiŭit, la kontaktalvoko estas cŭiit, kaj ekzistas ankaŭ kateca alarmalvoko.

Tiu specio havas rimarkindan similecon kun la neniel parencaj ikteredoj nome sturneloj, herbejaj birdoj de Ameriko. Tio okazas tre verŝajne pro konverĝa evoluo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 53117, Macronyx capensis, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
  • Sinclair, Hockey kaj Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa, ISBN 1-86872-721-1