Kablisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loka entira parotorda kablo kun plumboŝelo. La kablisto devas tuj trovi la difinitan konduktilon.
Loka entira parotorda kablo kun plumboŝelo. La kablisto devas tuj trovi la difinitan konduktilon.
Veldilo por optikaj kabloj
Veldilo por optikaj kabloj

Kablisto estas tiu profesio, kies tasko estas instali, munti aŭ ripari informadajn kablojn.

La unua tasko interligi difinitajn punktojn per kabloj. Subtere aŭ oni tiras la kablon en tubon, aŭ simple oni metas ĝin en elfosaĵo. Nuntempe la elfosado pretiĝas per traktorosimila maŝino. La kablisto forigas la kovraĵon ĉe la fino de la kablo.

Aperas ĝenerale diverskoloraj izolitaj torditaj konduktiloj. Plej ofte la koloroj kune kun la tordaĵoj donas vicordon inter la konduktiloj. Ekzistaj diversaj sistemoj, sube prezentiĝos simpla sistemo de Ericsson-tipa interna kabo havanta nur 12 konduktilojn, kiu estas 6 paroj. Vidiĝas 5 paroj kun blankaj koloroj (el la paro unu nepre estas blanko). Inter la kvinopo estas tiu la unua, kie la alia koloro estas bluo. La blanko nomiĝas 1a, la bluo 1b en la vicorda sistemo. Analoge viciĝas la aliaj: 2a estas oranĝo, 3a verdo, 4a bruno, 5a grizo. En la paro la alia estas 2b, ... 5b. Ili estas ĉiam blankoj kaj diferenciĝas nur la tordaĵo. Fine restas unusola paro ruĝo-bluo, laŭvice 6a kaj 6b. Se estus pli granda kablo, tiu daŭriĝus: ruĝo-oranĝo, ruĝo-verdo kaj tiel plu.

Ĉiu kablisto devas bone koni la vicordan sistemon, ĉar ofte venas ordono ekzemple: ŝanĝu 3b kun 5b!

Ekde fine de la 20-a jarcento la kablistoj okupiĝas ankaŭ pri optikaj kabloj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]