Kablotramo de Paŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Funikularo de Paŭo
Funikularo de Paŭo
Funikularo de Paŭo
funikularo
Ĝeneralaj informoj
Loko Paŭo, Francio
Transportsistema speco Funikularo
Komenco de trafiko 1908
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 0,105 km
Nombro de linioj 1
Nombro de veturiloj 2
Nombro de stacioj 2
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 000 mm
Posedanto Urbo Paŭo
Transportisto Urbo Paŭo
vdr

Koordinatoj: 43° 17′ 34″ Nordo 0° 22′ 13″ Okcidento / 43.292897 °N, 0.370261 °U / 43.292897; -0.370261 (mapo) La funikularokablotramo de Paŭo plenumas kunligon inter la fervoja stacidomo (la malsupra urbo) kaj la Bulvardo de la Pireneoj (la supra urbo).

Paŭo situas en la sudo de Francio.

Mapo[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Malfacile suprenireblaj estas tiuj zigzagoj, inter la stacidomo kaj la Reĝa Placo. Por eviti tiun penigan grimpvojon, la funikularon de Paŭo oni ekfunkciigis en 1908. En 1961, la lignajn vagonojn anstataŭis metalaj vagonoj. En 1970, oni ĉesigis ekspluatadon pro nesekureco kaj daŭra deficito. Renovigitan kablotramon oni oficiale inaŭguris en 1978. De tiam ĝia uzado estas senpaga. La vagonojn oni reviziis fine de 2006.

Teknikaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • Ambaŭ vagonoj, ligitaj per kablo veturas alterne, tiel ke la pezoj de la veturiloj parte kompensas unu la alian.
  • Tiuj vagonoj uzas la saman fervojon, escepte de la mezo de la linio, kie ili preterpasas unu la alian (ĉiu vagono havas sian fiksitan flankon).
  • Deklivo: 30%
  • Longo: 105m
  • Ofteco: foriro ĉiun 3an minuton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]