Kabo Fréhel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kabo Fréhel
france Cap Fréhel
kabo
Klifoj de kabo Fréhel.
Ŝtato Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Supermara alteco 70 m s. m.
Koordinatoj 48° 41′ 00″ N 2° 19′ 00″ U / 48.68333 °N, 2.31667 °U / 48.68333; -2.31667 (mapo)
Maro Manika Markolo
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Côtes-d'Armor
Situo enkadre de Côtes-d'Armor
Situo enkadre de Côtes-d'Armor
Vikimedia Komunejo: Cap Fréhel

Kabo Fréhel (france Cap Fréhel) estas pinto el rozkolora grejso kun malglatega reliefo, kiu estas la orienta limo de golfeto de Saint-Brieuc, ĉe Manika Markolo. Ĝi situas sur komunumoj Plévenon norde kaj Fréhel sude, en franca departemento Côtes-d'Armor.

Prezento[redakti | redakti fonton]

Kabo Fréhel estas ornitologia rezervejo laŭlonge de Côte d'Émeraude. Ĝi situas je 8,5 km for de la centro de Fréhel kaj je 4 km de la centro de Plévenon, kaj estas inter la plej impresaj kaboj de Bretonio : la klifo superas la maron je proksimume 70 metroj. Pado inter erikoj kaj uleksoj, parto de marŝadpado GR 34, ĉirkaŭiras la kabon. En klara vetero eblas distingi la manikinsulojn Ĵerzejo.

Kabo Fréhel donis sian nomon al kabo de Freels ĉe la orienta bordo de Novlando, kiam la lokaj bretonaj maristoj komencis fiŝkapti tie moruon[1].

Lumturoj[redakti | redakti fonton]

La malnova lumturo (aŭ turo Vauban), el granito, estis konstruita sub Ludoviko la Dekkvara en 1701 fare de disĉiplo de Vauban, Jean-Siméon Garangeau (1647-1741), kiu estis nomumita "ĉefinĝeniero kaj estro de la fortikaĵoj de Saint-Malo" en 1691 kaj restis tia ĝis sia morto. Tiutempe, oni bruligis fiŝoleon.

Pli moderna kaj pli alta lumturo estis konstruita inter 1845 kaj 1847, sur la sama loko. Ĝi estis elektrizita en 1886. La germanaj trupoj detruis ĝin en aŭgusto 1944.

La nuna lumturo, rekonstruita ekde 1946 estis inaŭgurita en 1950 : alta je 32 metroj, ties lanterno superas la maron je 103 metroj. En klara vetero, ĝia lumo estas videbla ĝis pli ol 100 kilometroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En libro "Le Pays de Dinan", 1986, 134-a p.