Kabo Kidnappers
El Vikipedio
Kabo Kidnappers, aŭ en angla origine kaj oficiale Cape Kidnappers (kidnapistoj aŭ forrabistoj), estas terpeco ĉe la sudorienta pinto de Golfo Hawke ĉe la orienta marbordo de la Norda Insulo de Novzelando kaj kuŝsas ĉe la pinto de 8 km longa duoninsulo kiu eniras en la Pacifika Oceano. Ĝi estas je 20 km sudoriente de la urbo de Napier. Aliro al la kabo laŭ ŝoseo finas ĉe Clifton, kio estas elirejo por multaj turistoj.
Laŭ BirdLife International la areo estas reproduktejo por ĉirkaŭ 3000 paroj de Aŭstralazia sulo.[1]
Referencoj [redakti]
- ↑ BirdLife International. (2012). Important Bird Areas factsheet: Cape Kidnappers. Elŝutita el http://www.birdlife.org on 2012-02-18.