Kabo Leeuwin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kabo Leeuwin, kun sia lumturo vidata el nordo

Kabo Leeuwin (prononce ˈluːwɪn) estas la plej sudokcidenta kontinenta parto de la Aŭstralio, en la ŝtato de Okcidenta Aŭstralio.

Kelkaj malgrandaj insuloj kaj rokoj, nome la Insularo Sankta Alouarn, etendas pli suden. La plej proksima setleĵo, norde de la kabo, estas Augusta. Sudoriente de Kabo Leeuwin, la marbordo de Okcidenta Aŭstralio) iras multe pli suden. Loke sur la pinto de la Kabo esta la lumturo kaj la konstruaĵoj kiuj estis uzataj de la lumturaj zorgistoj.

En Aŭstralio, la Kabo estas konsiderata la punkto kie la Hinda Oceano kuniĝas kun la Suda Oceano; tamen plej aliaj landoj kaj institucioj konsideras ke la Suda Oceano ekzistas nur sude de la 60a paralelo sude[1].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Southern Ocean. World Factbook (22 October 2009). Alirita 9 January 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

34°22′27″S 115°08′09″E  /  34.37417°S, 115.13583°O / -34.37417; 115.13583 (Kabo Leeuwin)