Kablando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kabprovinco)
Kablando
Historia-geografia regiono
FlagoBlazono
provinco de Respubliko Sud-Afriko • eksa administra teritoria unuo [+]

LandoSud-Afriko

- koordinatoj31° 0′ 0″ S, 22° 0′ 0″ O (mapo)-3122Koordinatoj: 31° 0′ 0″ S, 22° 0′ 0″ O (mapo)
Areo717 414 km² (71 741 400 ha) [+]

Loĝantaro6 125 335 [+] (1991)
Denseco8,54 loĝ./km² [+] [+]

Kablando (Tero)
Kablando (Tero)

Kablando (Sud-Afriko)
Kablando (Sud-Afriko)
DEC

Map
Kablando
vdr
Situo de la Kabprovinco, Sudafriko 1910-1994.

La nuna regiono Kablando(NPIV) signas la teritorion de la antaŭa Provinco de Bonespera Kabo (komune menciata simple kiel Kabprovinco, angle Province of the Cape of Good Hope), kiu inter 1910 kaj 1994 estis provinco de la Unio de Sud-Afriko kaj sekve de la Respubliko de Sudafriko. Ĝi estis anstataŭanto de la malnova Kabkolonio, kaj havis kaj havas la urbon Kaburbo kiel ĉefurbo.

La provinco estis kreata en 1910, kiam estis formata la Unio de Sud-Afriko, kaj inkludis la originan Kabkolonion kaj aliajn regionojn kiaj Brita Beĉuanalando (ne konfuzenda kun la Beĉuanalanda Protektorato, nuntempe Bocvano), Orienta Grikvalando (la areo ĉe Kokstad) kaj Okcidenta Grikvalando (areo ĉe Kimberley). Tio donis al la Kabprovinco areon similan laŭ grando al la usona ŝtato de Teksaso.[1]

Je la formo de Unio de Sud-Afriko la tuta regiono nuntempe nomata Sudafriko estis komponata nur de kvar provincoj: Transvalo (Sudafrika Respubliko), Natal (Natalia Respubliko), Libera Ŝtato de Oranĝo kaj la Kabprovinco.

Dum la epoko de la apartismo la lando estis tranĉita en pecoj konataj kiel la kvar Sendependaj Homelands kaj la ses Nesendependaj Homelands.

Post la unuaj tute demokratiaj elektoj en 1994 ĉiuj pecoj estis kunigitaj denove kaj dividitaj en la naŭ nunaj provincoj de Sudafriko. La teritorio de Walvis Bay estis redonata al Namibio.

Orienta Grikvalando estis transdonita al Natalprovinco post kiam Transkejo estis deklarata sendependa, post kiam ĝi estis fortranĉata de la resto de la provinco. La regionoj de Transkejo (1976) kaj Ciskejo (1981) estis deklarata sendependaj de Sudafriko, post kiam ili estis iam parto de la Kabprovinco. (Ii estis reinkorporataj al Sudafriko en 1994, ambaŭ partoj de la nova provinco de Orienta Kablando).

Ĝi estis la ununura provinco kie Koloraj sudafrikanoj (miksitaj rasanoj) povis voĉdoni, kvankam tiu rajto estis forigita de la registaro de la reĝimo de apartismo en 1956. La registaro devis aldoni kromajn senatanojn en la parlamento por permesi tiun ŝanĝon.

Ekde 1994, ĝi estis dividita en tri malgrandaj administraj unioj: Okcidenta Kablando, Orienta Kablando kaj Norda Kablando. Partoj de la Kabprovinco estis ankaŭ enmetitaj en la absorbed into the Nordokcidento.

Provo de sendependeco[redakti | redakti fonton]

Okcidenta Kaba referendumo estas propono de nepolitika movado nomata CapeXit, kiu celas igi la Okcidentan Kaban provincon sendependa lando de Sudafriko.

La movado asertas, ke Okcidenta Kablando estas la plej rase diversa kaj demokrata provinco en Sudafriko, kaj ke ĝi suferas pro kronika korupto, nekompetenteco, obsedo pri raso kaj senleĝeco.

La movado kolektis pli ol 800 000 subskribojn por peti referendumon pri ĉu Okcidenta Kablando estu apartigita de Sudafriko.(kiam?)

La movado ankaŭ ricevis subtenon de ok partioj, inkluzive de la Demokrata Alianco.

Tamen, la propono renkontis kritikon kaj opozicion de aliaj partioj kaj gvidantoj, kiuj argumentas ke ĝi sumiĝas al kaŝa subteno por Kaba sendependeco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. List of U.S. states by area. Wikipedia, The Free Encyclopedia (2008-10-23). Alirita 2008-10-29.