Kabrioleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kabrioleto de iom post la jaro 1930: marko Maybach Zeppelin DS 8

Kabrioleto laŭ PIV estas aŭtomobilo kun du aŭ tri sidlokoj kaj faldebla tegmento.

Historie la vorto ankaŭ karakterizas duradan unuĉevalan kaleŝon, malfermitan ĉe la antaŭa parto kaj provizitan per faldebla duontegmento. Dum la tempo de Ludoviko Zamenhofo kaj la komencaj jaroj de la lingvo Esperanto fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj tiu dua historia signifo estis la precipa, nun ĝi ludas nur muzean rolon.

moderna kabrioleto: marko Peugeot 306

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]