Kaburbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaburbo
afrikanse: Kaapstad, kose: Isixeko SaseKapa, angle: Cape Town
urbo
Ŝoseo N2, pli konata ankaŭ kiel Okcidenta bulevardo
Blazono
Ŝtato Sud-Afriko Sud-Afriko
Duoninsulo Kaburba duoninsulo
Provinco Okcidenta Kablando
Distrikto Kaburbo
Municipo Urbo de Kaburbo
Monto Tabla monto
Situo Kapurbo
 - koordinatoj 33° 55′ 31″ S 18° 25′ 26″ O / 33.92528 °S, 18.42389 °O / -33.92528; 18.42389 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 1 590,4 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 2 454,72 km² (245 472 ha)
Loĝantaro 3 497 097
Denseco 1 424,64 loĝ./km²
Fondo 1652
Horzono ST (UTC+2)
Poŝtkodo 8000
Telefona antaŭkodo +27 (0)21
Situo enkadre de Sud-Afriko
Situo enkadre de Sud-Afriko
Situo enkadre de Sud-Afriko
Mapo de metropola regiono de Kaburbo
Mapo de metropola regiono de Kaburbo
Mapo de metropola regiono de Kaburbo
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Cape Town
Retpaĝo: www.capetown.gov.za
Urbodomo de Kaburbo

Kaburbo (Angle: Cape Town [kejp taŭn], afrikanse: Kaapstad [ka:pstat], kose: Isixeko SaseKapa [sasekapa]) estas sidejo de parlamento de la Respubliko Sud-Afriko (ĉefurbo: Pretorio) kaj la tria plej granda urbo de la lando (post Johanesburgo kaj Durbano). Ĝi estas ĉefurbo de la provinco Okcidenta Kablando.

Kaburbo estas fama por ĝia Tablomonto, la plej granda monto kun la karakteriza plata supro.

La maro ĉirkaŭ Kaburbo estas maltrankvila kaj pro tio la kabo kiu donas ĝian nomon al la urbo estis originale nomita "Kabo de la Ŝtormoj". La portugala reĝo renomis ĝin "Bonespera Kabo", pro tio ke ĝi estis grava por la vojo al Hindio, la celo de la portugalaj ekspedicioj.

En la distrikto Kaburbo krom la urbo mem ankoraŭ situas inter alie pluraj antaŭurboj, kiuj en la erao de apartismo estis dediĉitaj por neblankhaŭtaj afrikanoj. Inter ili aparte menciindas Kajeliĉa kaj Langa ĉe Kaburbo.

Geografio

Kaburbo situantas ĉe latitudo 33.55° S (proks. sama kiel Sidnejo kaj Bonaero kaj egalranga al KasablankoLos Angeles en la Norda Hemisfero) and longitude 18.25° E (oriento). Tablo Monto, kun ties preskaŭ vertikalaj klifoj kaj ebenpinta montopinto ĉirkaŭ 1 000 m alta, kaj ku la montopintoj Devil's Peak (diabla) kaj Lion's Head (leona kapo) aliflanke, kune formas rimarkindan montofonon kiu enhavas la centran areon de Kaburbo, la tielnomita City Bowl (urba bovlo). Fajna strio de nuboj, konata populare kiel la "tablecloth" (tablo-tuko), foje formiĝas montopinte. Je tuja sudo, la Kaba Duoninsulo estas elstara montospino eniranta ĉirkaŭ 40 km suden en la Atlantika Oceano kaj finanta ĉe Cape Point (kabopito). Estas ĉirkaŭ 70 montopintoj super 300 m ene de la oficialaj limoj de Kaburbo. Multaj el la ĉeurboj kuŝas ĉe la granda ebenaĵo nome Cape Flats, kiuj etendiĝas ĉirkaŭ 50 km orienten kaj kunigas la duoninsulon al la kontinento. La Cape Flats estas situantaj sur kio estas konata kiel marebeno, konsista ĉefe el sabla geologio kaj konfirmante ke ĉe unu punnto la Tablo Monto estas mem insulo. La regiono de Kaburbo ĝenerale, kun sia mediteranea klimato, etenda marbordo, krutaj montaroj, marbordaj ebenaĵoj, internaj valoj kaj duondezertaj bordoj, havas multe komunan kun Suda Kalifornio.

Historio

Oni trovis homajn restaĵojn el la urba areo datitajn el antaŭ 15,000 al 12,000 jaroj.[1] Oni konas malmulte pri la historio de la unuaj loĝantoj de la regiono, ĉar ne estae verkita historio el la epoko ĝis kiam ĝi estis unuafoje menciita de portugala esploristo Bartolomeu Dias en 1486. Vasco da Gama registris vidaĵon de la Kabo Bona Espero en 1497. Fine de la 16a jarcento, portugalaj, francaj, danaj, nederlandaj kaj anglaj ŝipoj regule haltis ĉe la Tabla Golfo survoje al Hindioj. Ili komercis tabakon, kupron kaj feron kun la Kojoj ŝanĝe por freŝa viando.

Kaburbo estas la plej malnova urbo de Sud-Afiko. La unuaj eŭropanoj estis la portugaloj, kiujn ŝipistoj de Nederlando sekvis. Jan van Riebeeck (nederlandano) fondis Kaburbon je la 6-a de aprilo de 1652 kun aliaj dungitoj de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio (en nederlanda Verenigde Oost-indische Compagnie, VOC) kiuj estis senditaj al Kabo por setligi stacion por ŝipoj veturantaj al la Nederlanda Hindio (nuna Indonezio), kaj la Fortikaĵon de Goede Hoop (poste anstataŭita de la Kastelo de Bona Espero). La setlejo kreskis malrapide dum tiu periodo, ĉar malfacilis trovi taŭgan laborforton. Tiu labormanko klinigis la aŭtoritatojn al importado de sklavoj el Indonezio kaj Madagaskaro. Multaj el tiuj iĝis prauloj de la unuaj komunumoj de kabkoloruloj.[2][3] Dum la regado de Van Riebeeck kaj liaj sukcedantoj kiel VOC komandantoj kaj poste guverniestroj de la Kabo, impona gamo de utilaj plantoj estis enmetitaj en la areo – kaj tiele ŝanĝante la naturan medion porĉiame. Kelkaj el tiuj, kiaj vinberoj, cerealoj, nuksoj, terpomoj, pomoj kaj citronoj, havis gravan kaj dauran influon super la socioj kaj ekonomioj de la regiono.[4]

La angloj en 1806 akiris la gravan urbon. Inter 1870-1900 la urbo prosperis.

Loĝantaro

Lingvo Loĝantaro %
Afrikansa 1 198 990 41.44%
Kosa 831 608 28.74%
Angla 808 609 27.95%
Suda sota 19 207 0.66%
Alio 16 245 0.56%
Zulua 7 329 0.25%
Cvana 4 137 0.14%
Ndebela 1 827 0.06%
Norda sota 1 451 0.05%
Conga 1 448 0.05%
Svazia 1 388 0.05%
Vendaa 1 005 0.03%
Totalo 2 893 244 100%

Klimato

Kaburbo havas mediteranean klimaton. Dum vintro (majo-septembro venas grandaj malvarmaj frontoj de Atlantiko kun pluvoj kaj ventoj. La temperaturo varias inter 7-17 °C. Jare pluvas pli ol 500 mm (precipe vintre). Dum somero novembro-marto estas varmo (26 °C) kaj sekeco. Temperaturoj de la oceanoj varias inter 10-22 °C.

Politiko

Demografio

Ekonomio

Turismo

Komunikado

Sporto

Edukado

Transporto

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Esperanto en Kaburbo

En Kaburbo ekzistas Esperanto-klubo. Ĉirkaŭ 2012 laŭ iniciato de loka esperantisto Emile Malanda en ĝi aperis turisma fako nomata “Turismo en Afriko” (TurAfrik), kiu ofertas turismajn servojn al vizitantoj, inkluzive akcepton en flughaveno, enloĝiĝon en hoteloj, esperanto-ĉiĉeronadon, ktp. La servoj estas proponataj ne nur por Kaburbo, sed ankaŭ por la tuta Sud-Afriko. Aldonaj informoj kaj mendoj eblas per kontakto al retpoŝta adreso <turafrik@gmail.com> aŭ telefono +27718199899.[5]

Inter plej konataj esperantistoj de la urbo menciindas Magali Von Blottnitz.

Vidu ankaŭ


Referencoj

  1. The Antiquity of man. SouthAfrica.info.
  2. Cape-Slavery-Heritage " Coloured People of the Western Cape have the most Diverse Ancestry in the World :: iBlog. Cape-slavery-heritage.iblog.co.za (1a Majo 2009). Alirita 17a Marto 2011.
  3. Slavery and early colonisation , South African History Online. Sahistory.org.za (22a Septembro 1927). Alirita 17a Marto 2011.
  4. Pooley, S. ‘Jan van Riebeeck as Pioneering Explorer and Conservator of Natural Resources at the Cape of Good Hope (1652–62),’ Environment and History 15 (2009): 3–33. doi 10.3197/096734009X404644
  5. Emile Malanda (2012). Sud-Afriko: Esperanto tra la turismo en KaburboSud-Afriko: Esperanto tra la turismo en Kaburbo (). Afrika Komisiono de UEA. Alirita 2012-09-01.

Ŝablono:LigoElstara