Kadavrofloro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La plej granda infloresko de la mondo: giganta amorfofalo

Kadavrofloro estas nomo uzata por almenaŭ tri diversaj plantospecioj. Ili ĉiuj akiris tiun nomon pro la odoro de siaj floroj.

  • Giganta amorfofalo (Amorphophallus titanum, tra la latina el la grekaj amorfos = senforma kaj fallos = peniso; lat titanum = de gigantoj) estas specio de arumacoj. Ĝi kreskas origine sur Sumatro kaj formas la plej grandan senbranĉan floraron (infloreskon) sur la Tero. La plej granda mezurita infloresko atingis alton de 2,7-2,9 metroj. Por altiri insektojn por polenado la floroj havas malagrablan odoron similan al putriĝanta fiŝo. La planto havas en la indonezia lingvo la nomon bunga bangkai kio signifas "kadavrofloro".
  • Raflezio. Tiun saman nomon oni atribuas ankaŭ al raflezioj (Rafflesia, el rafleziacoj), parazitaj sen-tigaj kaj senfoliaj plantoj kiuj kreskas en la sama mondoparto kaj simile havas odoraĉan floregon, la plej grandan simplan floron en la mondo. Ankaŭ nomita "putrofloro".
  • Stapelio. Laŭ PIV2 kadavrofloroj estas specioj de stapelio (Stapelia, el asklepiadacoj), kiuj kreskas en Afriko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]