Kader Abdolah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kader Abdolah
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1954 (1954-12-12) (69-jaraĝa)
en Arako
Lingvoj nederlandapersa vd
Ŝtataneco Dinastio PahlaviIranoReĝlando de Nederlando vd
Alma mater Teherana universitato vd
Profesio
Alia nomo Kader Abdolah vd
Okupo verkisto • kolumnisto • poeto • romanisto vd
Verkado
Verkoj The House of the Mosque vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kader ABDOLAH (france عبداله قادر, pseŭdonimo de Hossein Sadjadi Ghaemmaghami Farahani, (naskiĝis la 12-an de decembro 1954 en Arak, Irano) estas irana-nederlanda verkisto, poeto kaj kronisto kiu ekde 1988 loĝas en Nederlando. Liaj libroj, verkitaj en la nederlanda, ofte enhavas persajn literaturajn temojn. Li regule aperas ankaŭ en la nederlanda televido.

Danke al lia romano Het huis van de moskee (La domo de la moskeo) Abdolah aperis en la listo de la plej vendataj libroj en Nederlando. En reta enketo organizita de la nederlanda tagĵurnalo NRC Handelsblad kaj NPS (2007) tiu libro estis elektita kiel dua plej bona vendata nederlanda romano iam ajn en Nederlando[1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kader Abdolah kreskis en Arak, kie oni forte sekvis islamon. Ĉar li esperis iam same kiel sia prapraavo fariĝi verkisto, ekde kiam li fariĝis dekdu jara, li eklegis la okcidentan literaturon. Pro tio vekiĝis ĉe li interesiĝo pri la okcidenta socio. Tiu interesiĝo plifortiĝis pere de aŭskultado de okcidentaj radioelsendoj kaj de protestaj radiostacioj.

En la universitato de Tehrano li studis natursciencojn. En tiu periodo li aliĝis al al la maldekstra partio kiu kontraŭis la reĝimon de la ŝaho kaj poste tiu de la ajatoloj.

Li verkis por neleĝa revuo kaj en la 1980-aj jaroj li pro la politikaj limigoj en Irano kaj sub la pseŭdonimo Kader Abdolah publikigis kontraŭleĝe du “kaŝajn” eldonojn: Kion diras la kurdoj? (kolekto de rakontoj en la persa) kaj Kurdio post la rezista partio[2].

Tiun nomon li alprenis kiel honorigo de du kunstudentoj kaj de la reĝimo mortigitaj kunpartianoj: Kader kaj Abdolah.

Post liaj studoj li laboris kiel direktoro de pakaĵofabriko kaj plu daŭrigis sian politikan agadon. Tiuj agadoj rezultis en tio ke en 1985 li devis fuĝi el Irano. Danke al invito de Unuiĝintaj Nacioj li en 1988 venis al Nederlando kiel politika rifuĝinto. Unue li loĝis en centro por azilpetantoj en Apeldoorn. Poste li ricevis loĝlokon en Zwolle. Tie Abdolah eklaboris en naturhistoria muzeo kaj en fabriko de ladskatoloj. En 2003 li transloĝiĝis al Delft.

En 2006 li fariĝis gastverkisto en la Universitato de Leiden. Pro lia funkcio li prelegas kaj gvidas staĝojn. En 2009 la ŝtata Universitato de Groningen donis al li honoran doktorecon,

La nederlanda kiel batalilo[redakti | redakti fonton]

Li lernis la nederlandan helpe de interalie la infanlibroj de Annie M.G. Schmidt kaj la nederlanda poezio. Luktante kun la lingvo li komencis verki siajn rakontojn en la nederlanda, ideo kiu timigis lin ĉar tre malmultaj verkistoj (Nabokov, Conrad) iam sukcesis verki en io alia ol sia denaska lingvo[2].

Lerni la nederlandan kaj verki en tiu lingvo estas tial priskribita de li kiel politika batalilo. Literaturo fariĝis la instigo por nova batalo[3].

Verkaro en la nederlanda[redakti | redakti fonton]

En 1993 li eldonis la rakontaron “De Adelaars” (La agloj), kiu tuj estis premiita per la grava nederlanda premio por komencantaj verkistoj Het Gouden Ezelsoor (La Ora Orelo de Azeno).

Pro la verko “Het huis van de moskee" (La domo de la moskeo, 2005)[4] li ricevis la prestiĝan francan honorigon "Chevalier dans l’Ordre des Arts et des Lettres".

En novembro 2009 li ĉeestis kune kun pli malpli 250 aliaj artistoj de diversaj landoj kaj konvinkoj la renkontiĝon kun la papo Benedikto la 16-a.

Kader Abdolah verkas ĉiusemajne kronikon en De Volkskrant (popolgazeto) sub la pseŭdonimo Mirza. Mirza signifas en la persa “kronikisto” kaj estas ankaŭ la nomo de lia jam mortinta patro.

Liaj verkoj pritraktas la vivon inter du kulturoj kaj la vivon en diasporo. Liaj libroj estas intertempe tradukitaj al 25 lingvoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksterlingvaj verkistoj

Eksterlingva verkado

Sholeh Rezazadeh

Saïd Baluĉi

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(nl) Salam Europa, romano (2016) de Kader Abdolah (+Video)

(en) Literature as Resistance, Kader Abdolah ĉe UC Berkeley

Referencoj[redakti | redakti fonton]