Kadio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abu Zaid pledas pri sia rajto antaŭ la kadio de Ma'arra (pentraĵo proksimume de la jaro 1335)

Kadio (arabe القاضي, al-kadi "la juĝisto", respektive sen difinita artikolo قاض, kadin, "juĝisto") estas juĝisto en islamaj socioj. Li estras la islaman juran sistemon (arabe القضاء, al-kada) bazitan sur la ŝario, la islama leĝaro donita per dia revelacio.

La supera kadio de islama socio ekde la fino de la 8-a jarcento arabe nomiĝas قاضي القضاة, kadi al-kudat, kio havas la signifon "kadio de kadioj".

Vidu ankaŭ