Kadov (distrikto Strakonice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kadov
Kadov
municipo
Preĝejo de sankta Venceslao en Kadov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kadov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Strakonice
Administra municipo Blatná
Historia regiono Bohemio
Montaro Blatna montetaro
Situo Kadov
 - alteco 510 m s. m.
 - koordinatoj 49° 24′ 11″ N 13° 47′ 01″ O / 49.40306 °N, 13.78361 °O / 49.40306; 13.78361 (mapo)
Areo 19,64 km² (1 964 ha)
Loĝantaro 372 (2023)
Denseco 18,94 loĝ./km²
Unua skribmencio 1352
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 388 01
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0316
NUTS 5 CZ0316 551180
Katastraj teritorioj 5
Partoj de municipo 5
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kadov (Strakonice District)
Retpaĝo: www.kadov.net
Portalo pri Ĉeĥio

Kadov estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, distrikto Strakonice. En 2023 ĝi havis 372 loĝantojn.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Záboří, Lnáře, Tchořovice, Čečelovice, Hradiště, Slatina, Lažánky kaj Blatná.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1352.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 364
18801 383
18901 301
19001 190
19101 238
19211 238
JaroLoĝantoj
19301 094
1950800
1961757
1970634
1980544
1991472
JaroLoĝantoj
2001401
2014359
2016367
2017367
2018368
2019369
JaroLoĝantoj
2020377
2021375
2022371
2023372

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ŝancelŝtono de Kadov[redakti | redakti fonton]

Tra la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo kondukas 6 km longa instrupado, inkluzivanta plurajn interesajn geologiajn fenomenojn, ekz. la rokgrupon "Čertův krámek" ("Vendejeto de diablo") kaj precipe unikan ŝancelŝtonon (ĉeĥlinvge viklan), supozeble la plej konatan tiuspecan ŝtonon en tuta lando kaj la ĉefan turisman vidindaĵon de la vilaĝo.

Preskaŭ tridek tunojn pezanta oblikva lentoforma ŝtono kuŝas nur per tre eta surfaco sur alia granda ŝtono. Malgraŭ sia granda maso, perimetro 11m kaj alteco 1,5m ĝi ŝanceliĝadis je ununura mantuŝo. En 1893 ĝi perforte eligita estis el la origina kuŝloko kaj nur danke al kvin entuzismemuloj sub gvido de inĝ. Pavel Pavel (famiĝinta tutmonde kiel malkovrinto de la mistero de movado de gigantaj statuoj moai sur Paskinsulo), ĝi estis en 1983, pere de inĝenia sistemo de lignaj leviloj kaj kojnoj, revenigita al sia origina loko. La ŝtono estis de vandaloj denove elŝovita kaj tial necesis ripeti la originan agon, lastfoje en la jaro 2003.

Estiĝo de ŝancelŝtonoj estas klarigata pro iom-post-ioma elfloreskado de rokaĵoj, dum kiu la malpli rezistemaj partoj pli rapide subiĝas al geologiaj influoj. La ŝancelŝtono de Kadov, proklamita kiel protektata natura kreaĵo, apartenas al la plej grandaj kaj plej bone konservitaj tiuspecja ŝtonoj en tuta Ĉeĥio. La loko estas delongtempe konsiderata kiel pratempa oferejo kaj ligiĝas al ĝi multaj legendoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]