Kafeino

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Molekulo de kafeino

Kafeino estas alkaloido nature trovebla en kelkaj plantoj. Ĝi stimulas la centran nervosistemon, la koron, spiradon, kaj urinadon.

Enhavo

[redakti] Akiro

Kafeino estas natura substanco, obtenebla de kelkaj plantoj, la plej fama estas kafo (pro tio sia nomo), sed estas aliaj kiel teo, ĉokolado, matokolao. Ĝi estas ankaŭ trovebla en multaj artefaritaj trinkaĵoj, kiel koka-kolao kaj similaj.

[redakti] Kemio

Dosiero:Caffeine molecule.png Kemie C8H10N4O2, kafeino estas membro de la familio metilzantino, en kiu troviĝas aliaj similaj substancoj kiel ekzemple teofilino kaj teobromino. En pura stato, ĝi estas akrega blanka pulvoro.

[redakti] Efektoj en la korpo

Oni teorias, ke kafeino agas je la cerbo per blokado de ricevantoj de adenosino, kiu malplirapidigas la agadon de nervĉeloj; ekzemple dum dormado. Kafeino fiksiĝas je la samaj ricevantoj, sed ne kaŭzas malplirapidiĝon -- male, ĝi plenigas la ricevanton kaj tiel blokas la agadon de adenosino. Pro tio la nervagado eligas la hormonon epinefrino, kiu kaŭzas pliigitan nivelon de korbatado, sangopremo, kaj sangofluo al la muskoloj; malpliigitan nivelon de sangofluo al la haŭto kaj la internaj organoj; kaj eligo de glukozon fare de la hepato.

[redakti] Kafeino kaj teino

Antaŭ oni izolis la kafeinon je 1819, oni pensis, ke la aktiva drogo de la teo estas teino, sed tiam oni malkovris ke ambaŭ substancoj estas la sama molekulo.

Daŭra konsumado de kafeino povas kaŭzi kutimiĝon; kiam ĝi mankas, la korpo tro sensitiviĝas pri adenosino. La sangopremo ege malpliiĝas, kio kaŭzas kapdoloron ks.