Kaffa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaffa
Historia regiono
Kaffa en Etiopio
Kaffa en Etiopio
Kaffa en Etiopio
province of Ethiopia [+]

LandoEtiopio
- koordinatoj7° 0′ 0″ N, 37° 0′ 0″ O (mapo)737Koordinatoj: 7° 0′ 0″ N, 37° 0′ 0″ O (mapo)


Kaffa (Etiopio)
Kaffa (Etiopio)
DEC

Map
Kaffa
vdr

KaffaKafa (amhare ከፋ) estas historia regiono kaj estis dumtempa administra provinco de Etiopio. La historia regiono havas areon de 54 600 kvadrataj kilometroj kaj havas proksimume 2,5 milionojn da loĝantoj. Regiona centro estas la urbo Ĝima. Administre intertempe Kaffa estas parto de la etiopia regiono Oromio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La areo estas plejparte montara kaj situas parte pli ol 3 500 metrojn super la marnivelo. Oriente ĝi limiĝas per la rivero Omo. La klimato mildas, kaj regas abunda tropika flaŭro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la jaro 1400 la regiono iĝis sendependa reĝlando. En 1897 ĝi konkeriĝis fare de la armeo de la etiopia imperiestro Meneliko la 2-a. La unua konata urbo, Ŝada, fondiĝis ĉirkaŭ la jaro 1500. En septembro 2021, la popolo de Kaffa okazigas referendumon por krei novan regionon, la 11-an de Etiopio, nomatan Sudokcidento kaj konsistantan el Kaffa kaj kvin aliaj proksimaj administraj regionoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kaffa estas la origina hejmregiono de la kafarbo, kiu en la lokaj montaraj tropikaj arbaroj sovaĝe kreskas en vasta gamo da variaĵoj. Ĉiuj plantoj de la biologia genro caffea arabica tutmonde devenas de la lokaj kafarboj.

La produktado de kafo dumlonge estis la ĉefa enspezofonto de la loka loĝantaro, sed pro la tutmonde falantaj prezoj pri kafo en la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento pli kaj pli kultiviĝis aliaj produktoj. La kreo de novaj agrikulturaj areoj el antaŭe arbaraj areoj forte damaĝas la ekologian strukturon de la regiono. La regionaj arbaroj reduktiĝis al nur 3 procentaĵoj de la origina arbaraj areoj, nur inter la jaroj 1980 kaj 2010 malaperis 60 procentaĵoj de la arbaroj en la regiono. Ekde pluraj jaroj ekzistas ekologia projekto, kiu financiĝas per rikolto de kafo el sovaĝaj kafarboj kaj per sia agado klopodas konservi la lastajn sovaĝajn arbarojn: intertempe 30 kooperativoj donas enspezojn al pli ol 40 000 loĝantoj.