Kaffeetrichter (Erfurt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaffeetrichter
placo [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
SituoErfurto
- koordinatoj50° 58′ 5″ N, 11° 1′ 54″ O (mapo)50.968111.0317Koordinatoj: 50° 58′ 5″ N, 11° 1′ 54″ O (mapo)

Kaffeetrichter (Turingio)
Kaffeetrichter (Turingio)
DEC
Kaffeetrichter
Kaffeetrichter

Kaffeetrichter (Germanio)
Kaffeetrichter (Germanio)
DEC
Kaffeetrichter
Kaffeetrichter
Map
Kaffeetrichter
vdr
Rigardante de Arnstädter-strato en la direkto de Kaffeetrichter.
Schiller-strato kaj haltejo "Kaffeetrichter".

Kaffeetrichter estas stratoplaco kaj grava trafiknodo por la urba trafiko en la sudo de Erfurto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas ĉe la kruciĝo de la federacia ŝoseo B4 kaj la Urba ringobulvardo. Komenciĝis tie ĉi kvar stratoj: orienten kaj okcidenten la Schiller-strato, norden/urbocentren la Löber-strato kaj suden la Arnstädter-strato. Iam troviĝis tre proksime la Löber-pordego kaj la eksa Löber-antaŭurbo, kies centro estas hodiaŭ Kaffeetrichter. La ĉirkaŭantaj konstruaĵoj estas el la lasta kvarono de la 19-a jarcento, laŭ la stilo de Gründerzeit (ĉ. 1875, kiam la kvartalo estiĝis). Krom la jam menciita B4-ŝoseo kondukas tie ĉi ankaŭ la B7-ŝoseo de inter Weimar kaj Gotha, krome la linioj 1 kaj 6 de la erfurta tramvojo.

Ekster tio estas la placo ankaŭ centro de la kanala reto, de la akvo-, telefono- kaj gasoliverado por la sudaj urbokvartaloj. La placo ne povas esti inundita danke al la norde fluanta fluegfoso kaj la taluso fervoja.

Kafejo Trichter[redakti | redakti fonton]

Sian eksterordinaran nomon (laŭvorte: kafe-funelo; sed tie ĉi malkorekte etimologie!) ĝi simple ŝuldas al eksa kafejo, kiun posedis certa s-ro Trichter. La granda ŝato de tiu kafejo eksplikatas ne nur per la vortludo en la germana lingvo kaj la facile memorebla nomo sed ankaŭ per la bona situo inter la urbocentro kaj la Steiger-arbaro, kiu estas tradicia ekskursocelo por la erfurtanoj. Krome la kafejo havis por la tiama tempo avangardan arkitekturon: ĝi aspektis kiel ŝtuparo; la ŝtupoj servis kiel loko por la tabletoj de la gastoj.

Dum la Dua mondmilito la kafejo damaĝitis per bombardo kaj perdis sian nerezisteblan arkitekturan sorĉon post nur parta rekonstruo.

Post la ŝanĝiĝo de la placo al trafiknodo la rolo de la kafejo komplete perdiĝis; post pluraj novaj posedantoj dum la GDR-tempo kaj pli longa neuzo dum la 1980-aj jaroj ĝi kadukiĝis senteble. En marto 1993 oni malkonstruis ĝin kaj anstataŭe konstruis buroan konstruaĵon de tute alia arkitektura stilo.