Kafeata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kafoacido (C9H8O4) estas natura fenola kemia kombinaĵo, kiun entenas multaj fruktoj, legomoj kaj plantoj, inter alie en la kafo. Taso da kafotrinkaĵo enhavas ĉ. 25–75 mg da kafoacido.

La kafoacido estas flava, kristala acido, kiu solviĝas en varmega akvo kaj alkoholo. Ĝi havas la molmason de 180,16 g/mol, denson de 1,478 g/cm3 kaj fandopunkton de 223-225 °C.

Ĝi estas parenca kombinaĵo de la cinama acido, sed la kafoacido havas du pluajn hidroksilajn grupojn.