Kafoceremonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virino en tradicia robo dum la kafoceremonio

Kafoceremonio estas proceso de pretigado kaj konsumado de kafo, transformiĝinta al rito. Ĝi estas aparte disvastiĝinta en la kulturo de Etiopio kaj Eritreo.

En tiuj landoj antaŭ kaj dum de iu ajn festo — ĉu ŝtata, religia aŭ familia — oni okazigas la kafan ceremonion. En ĉambro oni sternas surplanke freŝajn herbojn. Ordinare por tio estas uzataj «citrona» freŝodoranta herbo aŭ ĝardenkreso. Sur ilin oni disŝutas petalojn de rozoj, florojn de meskal-kamimoloj kaj ornamas per grandaj gladiolusoj.

Sur la herbon oni starigas nur certajn aĵojn: malvastgorĝan kruĉon el la nigra argilo, du braĝujojn (por akvoboligado kaj por incensoj, el kiuj ĉefaj estas olibano kaj santalo), pleton por rosti kafajn grajnojn, pistujon kaj pistilon por dispolvigi grajnojn.

Dum festenaj ceremonioj la etiopoj nepre surhavas porokazan tradician veston: blankan robon kun delikata kolora brodaĵo (ĉiam ĉeestas ornama kruco) kaj mantelon kun brodita bordero.

Ĝenerala priskribo

Fritado de kafograjnoj

La verdaj kafograjnoj dum longa tempo estas akurate fritataj, ensorbante aromojn de la «citrona» herbo, olibano kaj santalo. Poste same akurate la grajnoj estas pistataj en pistujo. Dum ekbolas la akvo, oni elverŝas sur dispolvigitaj grajnoj akvon, kiu denove ekbolas. Oni aldonas iom da malvarma akvo, kio donas plian aromon al la kafo.

Poste oni enverŝas la kafon en tasetojn sen teniloj. Iam ili estis produktataj el kornoj kaj uzataj nur por kafo. En tiu tempo por transdoni tian taseton al honora gasto oni uzis specialan longtenilan konuson, plektitan el herboj.

Oni ne donas al la kafo iujn ajn dolĉaĵojn, nur frititajn grajnojn de tritiko, speltomaizo.

Ordinare kafon preparas junaj virinoj. Iam tion faris nur virgulinoj, ĉar la rito estis forte ligita al la kulto de fekundeco. Ĉe la oromoj kaj la garioj kafograjnoj estas simbolo de riĉo, rikolto, bruta fekundeco, sano kaj abundo je infanoj.

Ĉe la oromoj

Argila kruĉo sur fajrujo

La kafograjnoj okupas centran lokon en la rito buna kala («oferita kafo»). Tiucele oni fritas ilin ĝis ili iĝis ĉerizkoloraj, poste miksas kun butero (simbolo de bovino kaj virina fekundeco) kaj zorgeme maĉas tiun miksaĵon. La grajnoj, aparte unuaj tri, estas zorgeme selektataj, dum selektanto ripetas: «Ho, Vaka, forĵetu de ni ĉiujn fiagojn, terurajn malsanojn, nigrajn denuncojn! Ho, Vaka, faru tiel, ke ĉiam multobliĝu homoj, generu brutoj, kresku rikolto». Poste oni starigas sur fajrujon specialan poton vaĉiti, kiu enhavas buteron kaj spicojn. Antaŭe ĝi devas esti zorgeme brilpurigita per folioj de plantoj, dediĉitaj al Vaka, supera dio de la oromoj. En fandigitan buteron oni ĵetas kafograjnojn kaj akurate kirlas ĉion per mallonga bastoneto. Dume oni preĝas: «Ho, Vaka, faru tiel, ke kresku ĉiuj niaj semitaĵoj, garu ilin je pereo, sendu al ni pluvon, sed ne ŝtormon».

Fakte temas pri rita imitado de koito, en kiu poto kun butero signifas vaginon kaj bastoneto rolas kiel peniso.

Dum depreni la poton de sur fajrujo oni diras: «Ho mia kafo, montru, mi deprenas vin de sur fajrujo, do forpelu de mi ĉion malbonan». Kiam la grajnoj krevas oni diras: «Ĝi diris «psst», mia kafo, ĝi malfermis la buŝon, do estu for de mi ĉiuj malbonaj langoj».

Oni invitas al ceremonio najbarojn kaj regalas ilin. Regalado okazas tiel: mastro per ambaŭ manoj transdonas taseton kun buna kala kaj regalato diras: «Kuma horra» («Multobliĝu milope brutaro») aŭ «Kuma bobaza» («Multobliĝu milope greso en paŝtejoj»).

Nun la oromoj rememoras, ke iliaj prauloj stokis buna kala en speciala ligna poto kune kun aliaj ritaj aĵoj en dekstra malantaŭa parto de domo. Dum geedziĝo patrino donis al fianĉino parton de buna kala, poste edzino regalis per ĝi sian patrinon. Samloke oni stokis potojn kun biero: grandan («patrino») kaj malgrandan (infano), el kiuj pli granda staris pli alte.

La oromoj opinias, ke la ceremonio buna kala ekzistis ĉiam kaj nome ĝi gardas la popolon. La kafo naskiĝas kaj mortas dum tiu ceremonio kaj feliĉigas per tio la popolon.

Interalie oni okazigis buna kala por forpelado de demonoj, por lukti kontraŭ fiaj demonoj zar kaj buda, en kiuj kredas preskaŭ ĉiuj etiopoj, inkluzive de islamanoj kaj monofizitoj.

Ĉe la garioj

Enverŝado de kafo

Por tiu etno buna kala estas simbolo de la genta unueco kaj solidareco, do ĝi estas uzata pli vaste ol ĉe la oromoj. Ekde buna kala komenciĝas intertraktado pri kvereloj kaj konfliktoj. Buna kala estas simbolo de gastigemo dum renkontiĝo de komercistoj. Ĝi okazas ankaŭ dum epidemioj, sekegoj, morto de brutaro, antaŭ foriro por longa vojaĝo aŭ militiro. Dum pridiskutado de la geedza kontrakto svatoj alportas la kafograjnojn, parton de kiuj patrino de fianĉino fritas por la gastoj. Fakte buna kala estas parto de ĉiuj ritoj de tiel nomata vivociklo.

Por buna kala estas uzataj specialaj aĵoj: argila poto, lignaj tasetoj por frititaj kafograjnoj, kulero por kirlado, pistujo kaj pistilo — tute ĉizornamitaj (se lignaj) aŭ kun enpremita ornamaĵo (se argilaj). Ili estas stokataj en aparta domoparto, kie troviĝas ĉiuj sanktaĵoj.

Vidu ankaŭ

Literaturo

(1993) “Чашка кофе”, Азия и Африка сегодня (la rusa) (6), p. 77–78.