Kagoŝima (urbo)
El Vikipedio
| Kagoŝima | ||
| urbo | ||
|
||
| Oficiala nomo: japane 鹿児島 | ||
| Ŝtato | ||
|---|---|---|
| gubernio | gubernio Kagoŝima | |
| Koordinatoj | 31°35′47″N 130°33′25″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 31.59639 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">31.59639°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Areo | 546 km² (54 600 ha) | |
| Loĝantaro | 604 539 (marto 2007) | |
| Horzono | UTC+9 | |
Kagoŝima (japane 鹿児島 [Kagoŝima-ŝi]; Hepburn: Kagoshima-shi), estas urbo de Japanio, kun iom pli ol 600 000 loĝantoj. La urbo situas sur la insulo Kjuŝuo. Ĝi estas administra centro de la samnoma gubernio Kagoŝima.
Geografio [redakti]
La urbo situas ĉe la okcidenta bordo de 70 kilometrojn longa mara golfo de la insulo. En ties mezo, proksime de la urbo, situas la aktiva vulkano Sakuraĝima ("insulo de florantaj sakuroj"), kiun cetere ankaŭ bildigas la urba flago. La urbanoj kaj la loĝantoj de la cetera ĉirkaŭaĵo suferas pro la konstanta aerpoluado pere de vulkana cindro.