Kaikhosru Shapurji Sorabji
Kaikhosru Shapurji SORABJI (14-a de aŭgusto 1892 – 15-a de oktobro 1988) (naskiĝinta kiel Leon Dudley Sorabji) estis parsdevena angla komponisto, muzikgazetisto, kaj pianisto.
Biografio
Kaikhosru Shapurji Sorabji naskiĝis kiel Leon Dudley Sorabji en Chingford, Essex (nuntempe en Granda Londono. La patro, Shapurji Sorabji,[1] naskiĝis je la 18-a de aŭgusto, 1863, kaj estis konstruinĝeniero de parsa naskiĝo el Mumbajo, kaj la patrino, Madeline Matilda Worthy naskiĝis je la 13-a de aŭgusto, 1866.[2]
Referencoj
Fontoj
- Owen, Sean Vaughn (2007). Kaikhosru Shapurji Sorabji: An Oral Biography (Ph.D.). University of Southampton (UK). ISBN 9780549290735.