Kainismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kainismo estas tipo de agresema konduto observita en iuj bestoj, ĉefe rabobirdoj, kiu konsistas en la rekta mortigo de la frato aŭ la plej malaĝaj fratoj fare de frato aŭ la plej aĝaj fratoj pli fortaj.

Poste ili akaparas la manĝon kaj atenton de siaj gepatroj. En iuj specioj, kiel la reĝa aglo (Aquila chrisaetos), la gepatroj ne reagas kiam ĉeestas ĉi tiun aktivecon, dum ĉe aliaj bestoj la kainisma konduto okazas nur kiam la gepatroj forestas de la nesto. La nomo faras referencon al Kaino, biblia rolulo kiu mortigis sian fraton Abel pro ĵaluzo.

Ĉe la kukoloj okazas simila konduto, kvankam en ĉi tiuj kazoj la kukolido murda ne estas la plej aĝa (kvankam jes la plej granda) nek tiuj kiun ĝi mortigas estas biologiaj fratoj, sed adoptitaj fratoj. La inaj kukoloj ne konstruas nestojn, sed ili metas ovojn en ĉiu nesto de aliaj birdoj kiujn ili trovas. La kukolido eloviĝas tuj, kiam apenaŭ havas forton kaj sufiĉan moveblecon por elnestigi la reston de ovoj for de la nesto. Poste, la gepatroj kaj konstruantoj de la nesto idozorgas ĝin sen scii ke ĝi estas murdisto de ties aŭtentikaj gefiloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]