Kainuu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Kainuu en Finnlando
Blazono de Kainuu

Kainuu estas provinco en norda Finnlando, en Oulu-gubernio. Ĝi havas 84 740 loĝantojn kaj ĝia areo estas 24 452 km². La loĝantaro malkreskas je 100 po monato. La ĉefurbo de Kainuu estas Kajaani. Proksimume 95 % el la areo estas arbaroj aŭ marĉoj.

Originaj loĝantoj de Kainuu estas sameoj, kiuj malaperis kiam finnoj transloĝiĝis al la provinco el sudo, el provinco Savonio. En 17-a jarcento la guberniestro de Finnlando Per Brahe donis al novloĝantoj de Kainuu dek jaran liberiĝon el impostoj.


Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Kainuu havas 9 komunumojn. Ili havas propran deputitaron, kaj krome eksperimenta regiona deputitaro estas elektita en 2004.

  1. Hyrynsalmi
  2. Kajaani
  3. Kuhmo
  4. Paltamo
  5. Puolanka
  6. Ristijärvi
  7. Sotkamo
  8. Suomussalmi
  9. Vaala

Vuolijoki (ligita al Kajaani en 2007)

La komunumoj de Kainuu

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] - oficiala retejo en la finna kaj la angla lingvoj.