Kairuko
El Vikipedio
|
|
||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Troveblo de fosilioj: Oligoceno | ||||||||
Kairuku grebneffi
|
||||||||
| Biologia klasado | ||||||||
|
||||||||
| Kairuku Ksepka, Fordyce, Ando & Jones, 2012 |
||||||||
|
||||||||
Kairuko (science Kairuku de la maoria vorto kiu signifas plonĝisto kiu revenas kun nutrajo) estas formortinta genro de pingvenoj. La genro estas priskribita en scienca ĵurnalo Journal of Vertebrate Paleontology frue en 2012 laŭ ostoj, trovitaj en geologia formacio Kokoamu Greensand en Suda Insulo de Novzelando. La formacio aĝas ĉ. 27 jarmilionojn, kio sugestas ke la genro ekzistis en malfrua oligoceno[1]. Paleontologiistoj distingas du speciojn en la genro: K. grebneffi kaj K. waitaki. Ambaŭ specioj estis gigantaj, supozeble ĉ. 1.5 metrojn altaj starante. Do ili estis pli grandaj ol la imperiestra pingveno, la plej granda nun travivanta specio de pingveno[2].
Referencoj [redakti]
- ↑ Ksepka, D.T., Fordyce, R.E., Ando, T. and Jones, C.M. (2012). "New fossil penguins (Aves, Sphenisciformes) from the Oligocene of New Zealand reveal the skeletal plan of stem penguins" 32 (2): 235-254. COI:10.1080/02724634.2012.652051."New fossil penguins (Aves, Sphenisciformes) from the Oligocene of New Zealand reveal the skeletal plan of stem penguins"
- ↑ Giant Prehistoric Penguin was Bigger Than an Emperor | Observations, Scientific American Blog Network
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Giganta pingveno reaperas fosilie en Novzelando ĉe Nunonia
- First Full Look at Prehistoric New Zealand Penguin angle ĉe paĝaro de Ŝtata Universitato de Norda Karolino.
- Kairuku angle — speciala paĝo ĉe paĝaro de Universitato de Otago