Kaiserkrone (Saksa Svislando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaiserkrone

Kaiserkrone - la germana nomo signifas imperiestra krono - estas ege eroziita kaj disfendita resto de tablomonto en Elba Grejsmontaro. Ĝi situas oriente apud la vilaĝo Schöna en Saksio, Germanio. La 354 metrojn alta monto leviĝas kune kun la najbara Zirkelstein super altebenaĵo maldekstre de la rivero Elbo.
Pro plilarĝiĝo de fendegoj ekestis tri unuopaj surgrimpeblaj rokoj. Ĉe la suda roko nekonataj artistoj elĉizelis du leonfigurojn.