Kaiserstuhl AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kaiserstuhl
Blazono de Kaiserstuhl
La turo de Kaiserstuhl
Kantono Argovio
Distrikto Zurzach
Koordinatoj  47°34′07″N 8°25′09″O  /  47.56861°N, 8.41917°O / 47.56861; 8.41917 (Kaiserstuhl AG)Koordinatoj: 47°34′07″N 8°25′09″O  /  47.56861°N, 8.41917°O / 47.56861; 8.41917 (Kaiserstuhl AG)
Nombro de enloĝantoj 394
Areo 0,32 km²
Alteco 347 m super marnivelo
Poŝtkodo 5466
Komunumkodo 4308
Mapo de Kaiserstuhl

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Kaiserstuhl estas historia urbeto kaj komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 394 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbeto Kaiserstuhl situas ĉe la suda bordo de Rejno, kiu formas la limon al Germanio.

Kun teritorio de nur 0,32 km² Kaiserstuhl estas laŭ areo la plej malgranda komunumo de la kantono. De ĝia teritorio 0,03 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,14 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 368 m s.m. en la centro de la malnova urbo, la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 334 m s.m. ĉe la bordo de Rejno.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Kaiserstuhl limas en nordo aliflanke de Rejno al la germana komunumo Hohentengen, en oriento al Weiach (Kantono Zuriko), kaj en sudo kaj okcidento al Fisibach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo de Kaiserstuhl

Kaiserstuhl disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Koblenco tra Bülach al Vinterturo, kiu estas servata de la turgovia fervojkompanio THURBO. Krome tra ĝi pasas poŝtaŭtolinioj al Baden kaj Bülach.

Tra la urbeto pasas la kantona ĉefvojo nr-o 7 de Bazelo al Vinterturo, kaj ĝi estas konektita per ponto kun Hohentengen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kapelo de Kaiserstuhl

La unua dokumenta mencio de Kaiserstuhl datiĝas el la jaro 1227 kiel Keiserstuol. La signifo de la nomo estas seĝo de la imperiestro.

La urbo estis fondita en la jaro 1254 de Barono Rudolfo de Kaiserstuhl, post kiam li vendis grandan parton de sia distribuita havaĵo al la Monaĥejo Vetingo. En la jaro 1294 Kaiserstuhl estis vendita al la Episkopejo Konstanco. La urbeto tiam fariĝis administra centro de la episkopejo kaj sidejo de ĉefvokto. Kaiserstuhl tiel akiris la rangon de landa urbo de la Sankta Romia Imperio. Post la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo Kaiserstuhl konservis tiun rangon, sed samtempe fariĝis centro de voktejo de la Grafejo Baden, komuna regejo de la tiamaj membroj de la Svisa Ĵurkomunumo. Tiu duobla aparteneco estis dumtempe kaŭzo de konfliktoj inter la Ĵurkomunumo kaj la princepiskopo de Konstanco.

La Helveta Revolucio kaj la kun ĝi ligita liberigo de Argovio fare de la trupoj de Napoleono por Kaiserstuhl estis forta bato. Ĝi perdis sian centran funkcion kaj fariĝis komunumo de la tiama Kantono Baden. Per la Regna deputacia fina akto de 1803 la urbeto perdis sian tutan teritorion norde de Rejno. Tiuj teritorioj fariĝis 1806 parto de la Granddukejo Badeno. Kaiserstuhl per la mediacia akto de 1803 fariĝis siaflanke komunumo de la distrikto Zurzach de la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Zurzach
Zurzach-blason.png
ZurzachBohrtürme.jpg
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen