Lungern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kaiserstuhl OW)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lungern (stacidomo).
Lungern
Blazono de Lungern
Lungern
komunumo en Svislando
Kantono Obvaldo
Distrikto En Kantono Obvaldo ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj  46° 47′ 15″ N 8° 9′ 35″ O / 46.78750 °N, 8.15972 °O / 46.78750; 8.15972 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 15″ N 8° 9′ 35″ O / 46.78750 °N, 8.15972 °O / 46.78750; 8.15972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2049
Areo 715 km²
Alteco 44,99 m super marnivelo
Poŝtkodo 6078
Komunumkodo 1405
Mapo de Lungern
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Lungern estas komunumo en Kantono Obvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 2049 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lungern situas ĉe la bordo de la samnoma natura baraĵlago en la suda kaj supra parto de la valo de Obvaldo. La komunumo konsistas el tri distriktoj, nome la ĉefvilaĝo sudoriente de la lago, Obsee sude de la lago, kaj Bürglen-Kaiserstuhl norde de la lago.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lungern limas en nordo al Giswil, en nordoriento al Sachseln, en oriento al Kerns,en sudoriento al Hasliberg (BE), en sudo al Meiringen (BE), sen sudokcidento al Brienzwiler (BE), kej en okcidento al Hofstetten ĉe Brienz (BE).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Lungern disponas pri du stacidomoj, nome en Kaiserstuhl kaj en la ĉefvilaĝo Lungern mem, ĉe la Brünig-Fervojo de Lucerno al Meiringen kaj Interlaken. De Obsee aertelfero kondukas al Schönbüel.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo al la Brünig-Pasejo. La tunelo de la nacia aŭtovojo A8 nuntempe estas konstruata kaj iam liberigos la komunumon de la transirtrafiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lungern datiĝas el la jaro 1275 kiel Lutigern.[1]

Fine de la 18-a jarcento la loĝantaro de Lungern decidis malaltigi la nivelon de la Lago de Lungern por gajni kultiveblan terenon. Oni konstruis kanalon, kiu post interrompoj pro la krizo, kiun kaŭzis la franca revolucio, povis en la jaro 1790 esti malfermita. La lagonivelo malaltiĝis 35 metrojn. Centjaroj poste la kompanio Zentralschweizerische Kraftwerke aĉetis la lagon kaj per digo fermis la kanalon kaj replenigis la lagon en la jaroj 1926 ĝis 1927. La domoj, kiuj estis konstruitaj sur la iama lagogrundo estis rekonstruita en la vilaĝo mem.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj de Kantono Obvaldo

Alpnach - Engelberg - Giswil - Kerns - Lungern - Sachseln - Sarno