Kaj Tiel Plu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaj Tiel Plu
Koncerto dum la 92-a SAT-Kongreso 2019 en Barcelono
Bazaj informoj
Deveno Katalunio Katalunio, Hispanio
Ĝenroj Popola muziko
Aktivaj jaroj 1986 - ...
Eldoninto Vinilkosmo
Parencaj
temoj
Hispana Enlanda Milito
Retejo http://www.esperanto.cat/kajtielplu
vdr

Kaj Tiel Plu estas profesieca grupo, kiu ludas popolkantojn ĉefe el Katalunio, sed kun Esperanto-teksto.

La grupo debutis en 1986 en Internacia Junulara Festivalo kiel duopo de Pep Tordera kaj Xevi Rodon. Sekvis kelkaj disaj aperoj ĉefe en junularaj aranĝoj en Hungario, Nederlando, Italio, Francio, Okcitanio, Eŭskio kaj, kompreneble, en Katalunio. Dume, la grupo triopiĝis kaj kvaropiĝis per la aniĝoj de Jomo Milla kaj Carles Vela. Sekvis kelkaj koncertoj sub diversaj grupnomoj (Kordoj, Kataluna kvaropo, Kaj Tiel Plu). En 1989 la ensemblo eldonis Fajreroj (1-a Kataluna kantareto).

Ekde 1992 maloftis la koncertoj (koincide kun la migrado de Pep al Usono). Kadre de la Universala Kongreso en Montpeliero en 1998, la teamo reformiĝis kun pluraj koncertoj, la eldono de du albumoj kaj regula koncertado en ne-esperantistaj medioj.

Iliaj du albumoj Sojle de la klara temp' (2000) kaj Plaĉas al mi (2004) enhavas kantojn okcitanajn, sefardajn, jud-katalunajn, tradiciajn katalunajn, kaj eĉ kanton el la hispana enlanda milito.

Nunaj membroj[redakti | redakti fonton]

Kunlaborantoj[redakti | redakti fonton]

Pasintaj membroj[redakti | redakti fonton]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]